Bukonedoj
| Biologia klasado | ||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
genroj | ||||||||||
|
Notharchus | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La bukonoj, gonflobirdoj, monaĥinbirdoj kaj iliaj parencoj estas birdoj de la familio de Bukonedoj, tio estas tropika birdoj de la ordo de Pegoformaj kiuj reproduktiĝas el Sudameriko ĝis Meksiko.
Ili estas rilataj al la jakamaroj aŭ Galbuledoj, sed ili ne havas la irizajn kolorojn de tiu familio. Ili estas ĉefe brunaj, ruĝecaj aŭ grizaj, kun grandaj kapoj kaj ebenaj bekoj kiuj finas per hokaj pintoj. La abunda plumaro kaj mallongaj vostoj ŝajnigas ilin fortikaj kaj gonflecaj, kio nomigas populare la familion. Ili manĝas insektojn kaj etajn vertebrulojn prenitajn per gvata tekniko.
Kiel plej parto de siaj parencoj, tiu grupo estas tunelonestumantoj, kaj la ino demetas 2-3 brilajn blankajn ovojn en truo engrunde aŭ en termitejo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La ordinara nomo de la bukonedoj kiel gonflobirdoj devenas de ilia lanuga plumaro.[1] En la hispana lingvo, ili ricevis la kromnomon bobo ("stultulo") pro sia tendenco sidi senmove atendante predon.[2] La usona natursciencisto Thomas Horsfield difinis la familion Bukonedoj en 1821. Alexander Wetmore klasifikis la familion kiel parton de la ordo Pegoformaj en sia verko A Systematic Classification for the Birds of the World (1930; reviziita en 1951 kaj 1960).[3] La taksonomia lokigo de la komuna genlinio de bukonedoj kaj galbuledoj estis pridiskutata, ĉar iuj trajtoj de ostoj kaj muskoloj sugestis pli proksiman parencecon kun la ordo Koracioformaj. Analizo de nuklea DNA en studo de 2003 lokis ilin kiel fratan grupon al la ceteraj membroj de Pegoformaj, kaj montris ankaŭ, ke tiuj grupoj evoluigis zigodaktilajn piedojn (du fingroj direktitaj antaŭen kaj du malantaŭen) antaŭ ol disiĝi.[4] Per Ericson kaj liaj kolegoj, analizante genoman DNA-on, konfirmis, ke bukonedoj kaj galbuledoj estas frataj grupoj kaj apartenas al la ordo Pegoformaj.[5] Tiu genlinio foje estas altigita al la nivelo de ordo sub la nomo Galbuliformes,[6] klasifiko unue proponita de Sibley kaj Ahlquist en 1990.[7]
La filogenetika rilato intet la bukonoj kaj la aliaj ok familioj kiuj formas la ordon Pigoformaj mwntriĝas en la malsupra kladogramo.[8][9] La nombro de specioj en ĉiu familio estis prenita el la listo de Frank Gill, Pamela C. Rasmussen kaj David Donsker por la Internacia Ornitologia Komitato (IOC).[10]
| Pegoformaj |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Molekula esplorado pri la familio Bukonedoj en 2004 indikis, ke la "monaĥinetoj" (genro Nonnula) disiĝis de la komuna praulo de la aliaj bukonedoj antaŭ proksimume 25 milionoj da jaroj, kaj ke la genro Malacoptila disbranĉiĝis sekve, antaŭ ĉirkaŭ 19,1 milionoj da jaroj.[11] Fosilia dekstra flugilo, trovita en tavoloj de la Malsupra Eoceno en la Kantono Lincoln (Vajomingo), estis komence klasifikita kiel bukonedo kaj nomita Primobucco mcgrewi.[12] La malkovro de pli kompletaj specimenoj, inkluzive de dek du en 2010, montras, ke Primobucco fakte estis frua tipo de koracio.[13]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Bukonoj troviĝas de Meksiko ĝis suda Brazilo,[1] kun la plej granda diverseco de specioj en la Amazona Baseno.[2] Ili loĝas en arbaraj vivejoj, inkluzive de malaltaĵoj, montetaj regionoj kaj malfermaj arbaroj. La Blankmaska bukono estas la sola membro de tiu grupo konata kiel loĝanto de altaj teroj.[14] Ankaŭ la Hirunda bukono loĝas en pli malferma tereno.[7] Oni ne registris, ke iu ajn specio de bukonoj moviĝas signife malproksimen preter sia hejma teritorio.[14]
Specioj
[redakti | redakti fonton]| Bildo | Genro | Vivantaj specioj |
|---|---|---|
| Notharchus |
| |
| Bucco |
| |
| Nystalus |
| |
| Hypnelus |
| |
| Malacoptila |
| |
| Micromonacha |
| |
| Nonnula– monaĥinoj |
| |
| Hapaloptila |
| |
| Monasa– monaĥinoj |
| |
| Chelidoptera |
| |
Familio Bukonedoj
[redakti | redakti fonton]- Genro: Notharchus
- Gujana bukono, Notharchus macrorhynchos
- Blankakola bukono, Notharchus hyperrynchus
- Nigrabrusta bukono, Notharchus pectoralis
- Brunbrusta bukono, Notharchus ordii
- Nigrablanka bukono, Notharchus tectus
- Okraventra bukono, Notharchus swainsoni
- Genro: Bucco
- Brunĉapa bukono, Bucco macrodactylus
- Makula bukono, Bucco tamatia
- Fulgoĉapa bukono, Bucco noanamae
- Koluma bukono, Bucco capensis
- Genro: Nystalus
- Tigrostria bukono, Nystalus radiatus
- Streka bukono, Nystalus obamai
- Blankorela bukono, Nystalus chacuru
- Strieta bukono, Nystalus striolatus
- Makuldorsa bukono, Nystalus maculatus
- Genro: Hypnelus
- Rufgorĝa bukono, Hypnelus ruficollis
- Dustria bukono, Hypnelus bicinctus
- Genro: Malacoptila
- Blankbrusta bukono, Malacoptila fusca
- Duonkoluma bukono, Malacoptila semicincta
- Lunarka bukono, Malacoptila striata
- Okragorĝa bukono, Malacoptila fulvogularis
- Rufkola bukono, Malacoptila rufa
- Blankliphara bukono, Malacoptila panamensis
- Liphara bukono, Malacoptila mystacalis
- Genro: Micromonacha
- Lanca bukono, Micromonacha lanceolata
- Genro: Nonnula - aŭ monaĥinoj
- Rufmentona bukono, Nonnula sclateri
- Rufbrusta bukono, Nonnula rubecula
- Bruna bukono, Nonnula brunnea [15]
- Grizvanga bukono, Nonnula frontalis
- Rufĉapa bukono, Nonnula ruficapilla
- Kaŝtankapa bukono, Nonnula amaurocephala
- Genro: Hapaloptila
- Blankmaska bukono, Hapaloptila castanea
- Genro: Monasa
- Nigra bukono, Monasa atra
- Nigrafrunta bukono, Monasa nigrifrons
- Blankafrunta bukono, Monasa morphoeus
- Flavbeka bukono, Monasa flavirostris
- Genro: Chelidoptera
- Hirunda bukono, Chelidoptera tenebrosa
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Hilty, Birds of Venezuela, ISBN 0-7136-6418-5
- Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4
Notoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 (2008) Biology, Medicine, and Surgery of South American Wild Animals. John Wiley & Sons. ISBN 9780470376768.
- 1 2 Hilty, Steven L.. (2002) Birds of Venezuela. Princeton University Press. ISBN 9781400834099.
- ↑ (1930) “A Systematic Classification for the Birds of the World”, Proceedings of the United States National Museum 76 (2821), p. 6. doi:10.5479/si.00963801.2821.
- ↑ (2003) “Molecular support for a sister group relationship between Pici and Galbulae (Piciformes sensu Wetmore 1960”, Journal of Avian Biology 34 (2), p. 185. doi:10.1034/j.1600-048X.2003.03103.x. Arkivigite je 2018-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (2006) “Diversification of Neoaves: integration of molecular sequence data and fossils”, Biology Letters 2 (4), p. 543–547. doi:10.1098/rsbl.2006.0523.
- ↑ Hans Winkler, David A. Christie & David Nurney. (2010) Woodpeckers: An Identification Guide to the Woodpeckers of the World. A&C Black. ISBN 9781408135044.
- 1 2 Feduccia, Alan. (1999) The Origin and Evolution of Birds. Yale University Press. ISBN 9780300078619.
- ↑ (2021) “An unbiased molecular approach using 3′-UTRs resolves the avian family-level tree of life”, Molecular Biology and Evolution 38 (1), p. 108–127. doi:10.1093/molbev/msaa191.
- ↑ (2024) “Complexity of avian evolution revealed by family-level genomes”, Nature 629 (8013), p. 851–860. doi:10.1038/s41586-024-07323-1. Bibkodo:2024Natur.629..851S.
- ↑ IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (December 2023). Alirita 17a de Junio 2024 .
- ↑ Witt, C.C. (2004), Rates of Molecular Evolution and their Application to Neotropical Avian Biogeography, Ph.D. dissertation, Louisiana State University
- ↑ (1970) “An Eocene Puffbird from Wyoming”, Rocky Mountain Geology 9 (1), p. 13–15. Alirita 2014-12-09..
- ↑ (2010) “Primobucco mcgrewi (Aves: Coracii) from the Eocene Green River Formation: New Anatomical Data from the Earliest Constrained Record of Stem Rollers”, Journal of Vertebrate Paleontology 30 (1), p. 215–25. doi:10.1080/02724630903412414. Bibkodo:2010JVPal..30..215K.
- 1 2 Complete Birds of the World. National Geographic.
- ↑ Endemia specio en la napaj humidaj arbaroj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmoj de Gonflobirdoj Arkivigite je 2008-02-21 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Interreta Birdokolekto
| ||||||||||||||||||


