Bundesnachrichtendienst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de BND

Bundesnachrichtendienst [bundes.naĥriĥtn.di:nst] (akronime: BND – germane: „Federacia sciiga servo“) estas unu el la tri sekretaj servoj de Germanio. Ĝi staras sub la kontrolo de la kanceliera oficejo kaj havas du sidejojn: en Pullach apud Munkeno kaj en Berlino (planoj kunigi ilin en Berlino antaŭ 2011 estis prokrastitaj). La BND respondecas pri informado pri eksterlando kaj havas 300 – parte sekretajn – oficejojn en Germanio kaj eksterlandoj. En 2005, la BND laborigis ĉirkaŭ 6.050 homojn, 10% el ili soldatoj de Bundeswehr; tiuj estas oficiale dungitoj de "Amt für Militärkunde" (Oficejo por Militistiko). La jara buĝeto de la BND estas konfidenca, sed ĝi superas 470 milionojn da Eŭroj.