Bundesnachrichtendienst
Aspekto
Pending
| Bundesnachrichtendienst | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Bundesnachrichtendienst | |||||
| buroo de ekstera spionado federacia aŭtoritato de Germanio | |||||
| Komenco | 1-a de aprilo 1956 vd | ||||
| Antaŭe | Organizaĵo Gehlen vd | ||||
| Geografia situo | 52° 32′ 1″ N, 13° 22′ 35″ O (mapo)52.53366666666713.376333333333Koordinatoj: 52° 32′ 1″ N, 13° 22′ 35″ O (mapo) | ||||
| Lando(j) | Germanio vd | ||||
| Sidejo | centro de Bundesnachrichtendienst en Berlino | ||||
| Adreso | Chausseestraße 96-99a, 10115 Berlin | ||||
|
| |||||
| Estro | Martin Jäger (ekde 15-a de septembro 2025) | ||||
| Filioj | vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||

Bundesnachrichtendienst [bundes.naĥriĥtn.di:nst] (akronime: BND – germane: „Federacia sciiga servo“) estas unu el la tri sekretaj servoj de Germanio. Ĝi staras sub la kontrolo de la kanceliera oficejo kaj havas du sidejojn: en Pullach apud Munkeno kaj en Berlino (planoj kunigi ilin en Berlino antaŭ 2011 estis prokrastitaj). La BND respondecas pri informado pri eksterlando kaj havas 300 – parte sekretajn – oficejojn en Germanio kaj eksterlandoj. En 2005, la BND laborigis ĉirkaŭ 6.050 homojn, 10% el ili soldatoj de Bundeswehr; tiuj estas oficiale dungitoj de "Amt für Militärkunde" (Oficejo por Militistiko). La jara buĝeto de la BND estas konfidenca, sed ĝi superas 470 milionojn da Eŭroj.



