Burgo Freudenkoppe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Freudenkoppe

ruino de la burga domo

ruino de la burga domo
burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 11′ 36″ N, 6° 45′ 39″ O (mapo)50.1933333333336.7608333333333Koordinatoj: 50° 11′ 36″ N, 6° 45′ 39″ O (mapo)
Burgo Freudenkoppe (Rejnland-Palatinato)
Burgo Freudenkoppe (Rejnland-Palatinato)
DEC
Burgo Freudenkoppe
Burgo Freudenkoppe
Situo de Burgo Freudenkoppe
Burgo Freudenkoppe (Germanio)
Burgo Freudenkoppe (Germanio)
DEC
Burgo Freudenkoppe
Burgo Freudenkoppe
Situo de Burgo Freudenkoppe
Map
Konstruita 1202 ĝis 1235
Neniigita ruino
Rekonstruita 1337–1340
Konstrustilo montburgo
Devena posedanto nobeluloj, grafoj, klerikuloj
vdr

La burgo Freudenkoppe estas la ruino de altaĵburgo, 1 km sudoriente de la vilaĝo Nerothsur la monto Nerother Kopf en la distrikto Vulkaneifel, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Situo[redakti | redakti fonton]

La ruino troviĝas sur 610 m alta (super marnivelo) bazalta konuso, nome Nerother Kopf, ĉ. 5,5 km okcidente de la distrikturbo Daun. Dum la tempo de la konstruo la burgo estis la nordorienta limo de la graflando Luksemburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La burgo estis menciita la unuan fojon en 1337 kaj finkonstruita en la jaro 1340 kiel castrum Froudenkube fare de Johann von Luxemburg, reĝo de Bohemio. Ĝi servis al la sekureco de la nordorienta limo de la luksemburga senjorlando al kiu Neroth apartenis. Post la morto de Johannes la 1a la Blindulo sia filo kaj sekvanto Karl 1a de Luksemburgo, la posta imperiestro Karl 4a, donacis en la jaro 1346 la fortikaĵon al la princelektidtoj kaj Trevira ĉefepiskopo Balduin von Luxemburg (1285–1354). Ĝi servis al li en la jaro 1353 dum la sieĝado de la burgo Daun. La tiama giganta burgdomo estis konstruata post 1440 sub la tiama burggrafo kaj posta preposto (sub Johann II. von Baden) Philipp von Sierck. Li estis frato de la avaliro Arnold von Sierck († 1444) kaj onklo de la posta princelektisto kaj ĉefepiskopo de Treviro Jakob I. von Sierck. Probable ĝi estis malkonstruita ĉ. 1689 de fraancaj trupoj.

Instalaĵo[redakti | redakti fonton]

La preskaŭ kvadrata loĝturo kaj ĉefturo (projekcia plano de 8,40 m x 8,60 m) en la orienta duono de la burga korto superis la trapezforman ringmuron. La burgo estas ĉirkaŭita je tri flankoj de burgfosaĵo (sekfosaĵo). En la jaroj 1984/85 la konservitaj restaĵoj de la ruino estis resanigitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]