Nerother Kopf
Nerother Kopf | |||
---|---|---|---|
monto • vulkano | |||
Alteco | 651,7 m | ||
Situo | apud Neroth; distrikto Vulkaneifel, Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Vulkaneifel (Eifel) | ||
Geografia situo | 50° 12′ N, 6° 46′ O (mapo)50.1937777777786.76075Koordinatoj: 50° 12′ N, 6° 46′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
La Nerother Kopf en la distrikto Vulkaneifel en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato estas 651.7 m alta konusmonto de estingita vulkano, apud la vilaĝo Neroth en la mezmontaro Ejfelo.
Geografia situo[redakti | redakti fonton]
La Nerother Kopf staras centre de la Naturparko Vulkaneifel ĉe la orienta rando de la regiono Gerolstein. Ĝi situas ĉ. 1 km orientsudoriente de Neroth, 2,5 km, okcidentsudokcidente de la vilaĝo Neunkirchen, 3,5 km okcidente de Pützborn – ambaŭ urbopartoj de Daun, kaj 2 km norde de Oberstadtfeld. Proksimume 450m norde de la pinto estas pli malalta suda pinto. Okcidente preter la monto fluas la rojo tra Neroth Kleine Kyll.
Priskribo kaj historio[redakti | redakti fonton]
Sur la norda pinto de la duobla vulkano situas la burga ruino Freudenkoppe (konstruita 1337–1340). Ĝi staras hodiaŭ sub monumentprotekto. Tie ankaŭ troviĝas muelejŝtona kaverno. En tiu kaverno, kies enirejo troviĝas ĉe alteco de 643,2m, dum la silvestra nokto 1919/1920 la junulara organizo Nerother Wandervogel estis fondata.
La naturprotektejo Nerother Kopf estas kovrata de fagoj. La je supra parto senarbara suda pinto estas uzata por rompi bazalton. La neĝokovrata rompeja eĝo dekstre en la foto estas videbla..
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- listo de montoj en Rejnlando-Palatinato
- Listo de la montoj en la Ejfelo
- listo de vulkanoj en Germanio
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Nerother Kopf Arkivigite je 2014-03-13 per la retarkivo Wayback Machine, auf neroth.de