Busto de Sankta Marsuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La relikvujo de Sankta Marsuso en la katedrala trezoro de Essen

La busto de Sankta Marsuso estas bustorelikvujo el la epoko proksimume 1470/80 en la katedrala trezoro de Essen. En ĝi oni konservis la vertoĉapo de la martiro Sankta Marsuso, romia pastro kaj misiisto, kiu laŭ transdonata rakonto aktivis dum la 3-a jarcento en Gaŭlujo.

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

La Marsusa busto de Essen baziĝas stile sur la vestfaliaj verkoj de la malfrua 14-a jarcento, ekzemple la bustoj kaj statuetoj el orumita arĝento de la altarejo de la katedralo je Monastero, kiuj estis produktataj inter 1350 kaj 1380.[1] Aparte okulfrapaj paraleloj de la aperaĵo ĝi tenas kun la bustoj de la apostoloj Tomaso, Jakobo la pli aĝa, Bartolomeo, Matiaso, Filipo kaj Mateo, kies kapoj tamen pro la pli malgranda formato estas formitaj malpli detale.

Liturgio[redakti | redakti fonton]

La busto de Marsuso estis por la abatinejo Essen liturgie signifa. Kiel plene plastika, vivmezura sanktula figuro Marsuso fariĝis por ĝi frontulo palpebla por la kredantoj. Tiu ĉi dimension de renkontiĝo la tiam jam pli ol kvincentjara relikvokesto de Marsuso ne povis garantii. Tial la abatinejo ebligis ĉeeston de la martiro pli klare ekkonebla en procesioj, kio dum la malfrua 15-a jarcento finfine kaŭzis egan adoron de Marsuso, kion la trezoraĵo klare atestas, alie ol la skribaj fontoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaus Gereon Beuckers: Der Essener Marsusschrein. Untersuchungen zu einem verlorenen Hauptwerk der ottonischen Goldschmiedekunst. Monastero 2006, p. 30.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Schwann, Düsseldorf 1904, pj. 367–369.
  • Klaus Gereon Beuckers: Der Essener Marsusschrein. Untersuchungen zu einem verlorenen Hauptwerk der ottonischen Goldschmiedekunst (= Institut für kirchengeschichtliche Forschung des Bistums Essen. Quellen und Studien. vol. 12). Aschendorff, Monastero 2006, ISBN 3-402-06251-8, S. 25–34.
  • Birgitta Falk (eldoninto): Der Essener Domschatz. Klartext Verlag, Essen 2009, ISBN 978-3-8375-0200-8, p. 136 n-ro. 51.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]