Katedrala trezoro de Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedrala trezorejo de Essen apud la katedralo
Relikvujo el rezignitaj altaroj de la orienta ĥorejo en la katedralo de Essen, datigitaj je 1054
Altvaloraĵo de la katedrala trezoro estas ĉi tiu burgonja fibolo. La trezoro tenas entute 16 de tiaj maloftaj ornampecoj el la 14-a jarcento

La katedrala trezoro de Essen estas unu el la plej gravaj kolektoj de ekleziaj artverkoj en Germanlingvio. Multnombro da trezoreroj estas publike alirebla en la katedrala trezorejo apud la katedralo de Essen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La katedrala trezoro devenis el la trezoro de la iama abatinejo Essen, kiu transiris post la sekularigo de la abatinejo en 1803 en la propraĵon de la paroĥo Sankta Johano la Baptisto.

Dum la Ruhr-Ribelo en 1920 oni fordeponis la tutan abatinejan trezoron kaŝe al Hildesheim, de kie oni reportis ĝin en 1925.[1]

Dum la Dua Mondmilito la katedrala trezoro estis forportata komence al Warstein, poste en la Kastelon Albrechtsburg en Meißen kaj ekde tie al Siegen, kie ĝi estis kaŝita por protekto kontraŭ elaeraj bombatakoj en mingalerio – same kiel ankaŭ la katedralaj trezoroj de Akeno kaj Treviro. Post militfino usonaj trupoj trovis ĝin. Oni portis ĝin en la landan muzeon de Marburgo, poste en kolektejon por fordeponitaj artverkoj al Kastelo Dyck ĉe Rheydt. Ekde aprilo ĝis oktobro de 1949 oni ekspoziciis la katedralan trezoron de Essen en Bruselo kaj Amsterdamo kaj poste reportis ĝin al Essen.

En 1953 la katedrala trezoro estis montrata je ekspozicio en Vilao Hügel.[2] Ekde 1957 la trezoro estas propraĵo de la tiam novfondita episkopujo de Essen. La katedrala trezorejo fariĝis laŭ deziro de episkopo en 1958 publike alirebla.

Pro konstrua pligrandigo oni devis fermi la trezorejon ekde la 15-a de septembro 2008 ĝis la 15-a de majo 2009. La Ruhr-Muzeo montris la trezoron de la 20-a de oktobro 2008 ĝis la 8-a de februaro 2009 kiel inaŭgura ekspozicio en la iama karbolavejo de Minejo Zollverein. La nova ekspozicio, pligrandigita per sepdek elcento da ekspozicia areo kaj muzeopedagogie plibonigita, malfermiĝis la 15-an de majo 2009.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

Ĉar dumpase de la historio nur malmultaj pecoj de la abatinuja trezoro perdiĝis, ekzemple la ora kesto de la Sankta Marso, kaj krom tio konserviĝis la liber ordinarius de Essen, en kiu estis fiksita la liturgia uzo de la objektoj, la kolekto estas en sia tuteco ekzemplodona. Krom tio la katedrala trezoro de Essen enhavas plurajn arthistorie gravajn verkojn precipe el la otida epoko; aparte estas:

Krom la otidaj artverkoj al la katedrala trezoro ankaŭ apartenas valoraj objektoj el pli malfruaj epokoj, ekzemple la busto de la Sankta Marso kaj 16 burgonjaj fiboloj el la 14-a jarcento; temas je tio pri la tutmonde plej granda unuopaĵokolekto de tiaj fiboloj.[3] Krom tio pluraj manskribaĵoj apartenas al la katedrala trezoro, inter ili la lingvoscience kiel arte grava karolida evangeliaro, ankaŭ nomata Altfrid-Evangeliaro, la Liber Ordinarius kaj la Nekrologo de Essen.

En la katedrala trezorejo ankaŭ troviĝas vitroŝranko kun pruntaĵoj de la episkopa muzeo,[4] nome la episkopaj bastonoj, mitroj, brustornamaĵoj kaj la episkopaj ringoj de la mortintaj episkopoj de la episkopujo de Essen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Schwann, Düsseldorf 1904.
  • Heinz Köhn: Der Essener Münsterschatz. Eine Einführung, Essen 1953.
  • Victor H. Elbern: Der Münsterschatz von Essen. Kühlen, Mönchengladbach 1959.
  • Leonhard Küppers, Paul Mikat: Der Essener Münsterschatz. Fredebeul u. Koenen, Essen 1966.
  • Alfred Pothmann: Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte. In: Günter Berghaus (eldoninto): Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Klartext-Verlag, Essen 2000, ISBN 3-88474-907-2, S. 135–153.
  • Jan Gerschow: Der Schatz des Essener Frauenstifts bis zum 15. Jahrhundert. Zur Geschichte der Institution. In: Das Münster am Hellweg 56, 2003, S. 79–110.
  • Klaus Gereon Beuckers, Ulrich Knapp: Farbiges Gold. Die ottonischen Kreuze in der Domschatzkammer Essen und ihre Emails. Domschatzkammer Essen, Essen 2006, ISBN 3-00-020039-8.
  • Birgitta Falk, Thomas Schilp, Michael Schlagheck (eldonintoj): ... wie das Gold den Augen leuchtet. Schätze aus dem Essener Frauenstift (= Essener Forschungen zum Frauenstift. Bd. 5). Klartext-Verlag, Essen 2007, ISBN 978-3-89861-786-4.
  • Birgitta Falk (eldoninto): Gold vor Schwarz. Der Essener Domschatz auf Zollverein. Katalog zur Ausstellung im Ruhr-Museum, Essen, 20. Oktober 2008 bis 11. Januar 2009. Klartext-Verlag, Essen 2008, ISBN 978-3-8375-0050-9.
  • Birgitta Falk (eldoninto): Der Essener Domschatz. Klartext Verlag, Essen 2009, ISBN 978-3-8375-0200-8.
  • Ina Germes-Dohmen: Nach Umbau und Erweiterung. Der Essener Domschatz präsentiert sich mit neuem Konzept und Design. En: Das Münster am Hellweg 62, 2009, p. 150–155.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lydia Konnegen: Verborgene Schätze. Der Essener Münsterschatz in Zeiten des Ruhrkampfes. En: Das Münster am Hellweg 58, 2005, p. 67–81.
  2. Museum Folkwang Essen zeigt in Villa Hügel Kunstwerke aus Kirchen-, Museums- und Privatbesitz: Essener Münsterschatz; Wandteppiche der Sammlung Krupp; Gemälde, Skulpturen alter und neuer Meister; vom 10. Mai bis 30. September 1953. Essen 1953.
  3. Birgitta Falk: Die sechzehn französisch-burgundischen Agraffen im Essener Domschatz. En: Birgitta Falk, Thomas Schilp, Michael Schlagheck (eldonintoj): ... wie das Gold den Augen leuchtet. Schätze aus dem Essener Frauenstift (= Essener Forschungen zum Frauenstift. vol. 5). Klartext-Verlag, Essen 2007, ISBN 978-3-89861-786-4, pj. 215–241; Susanne Conrad: 16 Agraffen aus dem Essener Domschatz. En: Jahrbuch der rheinischen Denkmalpflege 42, 2011, pj. 240–243.
  4. Ĉi tiu ekzistas nur kiel kolektostoko de moderna arto sen propraj ekspoziciejoj.