Matilda-Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Matilda-Kruco en la katedrala trezoro de Essen

La Matilda-Kruco estas procesiokruco de la katedrala trezoro de Essen, kiu estis farita sub abatino Teofano de Essen (mortinta en 1058). Sian nomon ĝi ricevis laŭ abatino Matilda la 2-a, kiu estas bildigita sur emajlo ĉe la krucotrunko kiel donacinto. La kruco, ofte ankaŭ nomata la pli juna aŭ dua Matilda-Kruco, staras en arta rilato al la 60 jarojn pli malnova Oto-Matilda-Kruco, kiu ankaŭ estis nomata la „pli malnova“ aŭ unua Matilda-Kruco, kaj al la kruco kun la grandaj mallevaĵo-emajloj. Ĝi estas konservata en la katedrala trezorejo de Essen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Schwann, Duseldorfo 1904, pj. 115–160.
  • Alfred Pothmann: Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte. En: Günter Berghaus, Thomas Schilp, Michael Schlagheck (eldoninto): Herrschaft, Bildung und Gebet – Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Klartext Verlag, Essen 2000, ISBN 3-88474-907-2, pj. 135–153.