Procesiokruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Procesiokruco, Muzeo Franz Mayer, Meksikurbo, dividita en: portostango, butono kaj kruco
La Oto-Matilda-Kruco, procesiokruco el la 10-a jarcento
La Lotarokruco, farita proksimume 1000, uzata je la kronadorito de romiaj-germanaj imperiestroj kaj reĝoj
Procesiokrucoj de San Pedro de Ayerbe en Hispanujo

Procesiokruco estas kruco fiksita sur stango, kiun en la romkatolika eklezio oni antaŭportas je solena eniro al la sankta meso, je procesioj, entombigoj, tombobenadoj aŭ pilgrimadoj. En kelkaj luteranismaj preĝejoj oni uzas la procesiokrucon por la eniro je solenaj diservoj kaj je entombigoj. Estas liturgie sencoplene, ke la procesiokruco dum la diservo funkcias kiel altarkruco, do post la eniro estas starigita videble en la proksimecon de la altaro.

Jam en la mezepoko, proksimume ekde la 15-a jarcento, oni konis procesiokrucojn, kiuj samtempe estis altarkrucoj. Oni trovas do je mezepokaj altarkrucoj tenilojn. Ĉar la nombro de procesiantoj ofte tre grandis kaj ankaŭ la pli malproksimaj devis vidi la krucon, la procesiokrucoj fariĝis pli kaj pli grandaj, per tio tamen ankaŭ pli pezaj. Tial oni parte uzis papermaĉaĵon.

La antaŭportado de kruco en la liturgio estas parenca al la uzado de standardoj en militoj kaj manifestacioj. La krucoportanto kutime estas messervanto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Rudigier kaj Beatrice Zamora (eldonintoj): Das spätromanische Vortragekreuz von Bartholomäberg (el Limoges). Heimatschutzverein im Tale Montafon, Schruns 2002, ISBN 3-902225-03-3
  • Reinhard Rampold (eldoninto): Mittelalterliche Vortragekreuze in Tirol. Athesia-Tyrolia, Innsbruck 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]