Majstro de la Memordonaco de Carben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majstro de la Memordonaco de Carben
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1500 (1500-01-01)
Morto 1-an de januaro 1600 (1600-01-01) (100-jaraĝa)
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Majstro de la Memordonaco de Carben: entombigo de kristo, katedralo je Essen
Majstro de la Memordonaco de Carben: Ana, Maria kaj Jesuo kun donacinto, prksimume 1500, Katedralo je Kolonjo

Kiel Majstro de la Memordonaco de Carben estas nomata la malfru-mezepoka skulptisto, kiu verkis la entute sep sabloŝtonajn reliefojn por la katedralo de Kolonjo, kiujn proksimume 1500 donacis Victor von Carben por sia mortmemoro. La laŭnome ne konata artisto verkis en la unua kvarono de la 16-a jarcento kaj havis sian metiejon en la regiono de Kolonjo aŭ en Kolonjo mem.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La figuroj de la memordonaco de Carben. Temas pri Ana, Maria kaj Jesuo, la sanktuloj Barbara, Joaĥimo, Jozefo kaj Katarina same kiel pri anunciaciogrupo, kiuj troviĝas ĉe pilastroj ĉe la Maria-Kapelo en la katedralo de Kolonjo.
  • Oni atribuas al la majstro krome la sabloŝtonan figuraron de la entombigo de Kristo en la suda flankonavo de la katedralo de Essen.
  • En la katedrala trezoro de Essen troviĝas reliefo el la mano de la majstro, prezentanta la adoradon de la Tri Reĝoj[1]
  • Eble ankaŭ madono kun infano el ligno, kiu trans la artkomerco en la 19-a jarcento atingis la monaĥinejon Sankta Jozefo en Simpelveld, devenas de la majstro.

Identigo[redakti | redakti fonton]

Eble la Majstro de la Memordonaco de Carben estas identa kun la skulptisto Wilhelm von Arborch pruvebla inter 1506 kaj 1533 en Kolonjo[2]. Ankaŭ alia kolonja skulptisto tiutempa nome Johann Spee foje estas propronata kiel identeco.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katedrala trezoro de Essen, nv.-Nr. 212a; Birgitta Falk (eldoninto): Gold vor Schwarz - Der Essener Domschatz auf Zollverein. Katalog zur Ausstellung, Klartext Verlag Essen 2008.
  2. Birgitta Falk (eldoninto): Gold vor Schwarz - Der Essener Domschatz auf Zollverein. Katalog zur Ausstellung, Klartext Verlag Essen 2008
  3. Marc Steinmann: Kölner Dom - Rundgang - Hl. Barbara. En: Retpaĝo de la katedralo de Kolonjo, www.koelner-dom.de

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard Karrenbrock: Kölner Bildschnitzerwerkstätten des späten Mittelalters (1400-1540). Zum Forschungsstand. En: Museum Schnütgen. Die Holzskulpturen des Mittelalters. Bd. II, 1. 1400 bis 1540, bearbeitet von Reinhard Karrenbrock, Köln 2001, pj. 9-79, jen p. 52.
  • Carola Maria Werhahn: ’Die Stiftung des Victor von Carben (1423–1515) im Kölner Dom. Glaubenspropaganda zwischen Judentum und Christentum in Text und Bild. Utz, Munkeno 2013, ISBN 978-3-8316-4196-3 (enhavolisto kaj enkonduko) Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]