Butterworth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Butterworth
Temple b1.jpg
Administrado
Poŝtkodo 120xx ke 134xx [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 5° 24′ N, 100° 22′ O (mapo)5.3941666666667100.36638888889Koordinatoj: 5° 24′ N, 100° 22′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Situo de Butterworth
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Butterworth [+]
Information icon.svg
vdr
Larĝa foto pri la markolo ĉe Butterworth

Butterworth, malaje Bagan, ĉine 北海, tamile பட்டர்வொர்த் estas mara havenurbo en Malajzio, en subŝtato Penango. La loknomo venis de brita guberniestro William John Butterworth.

Flago de Butterworth
Aerpanoramo de Butterworth

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Templo en Butterworth

Butterworth situas en nordokcidenta Malajzio en Malaja duoninsulo laŭ marbordo kaj rivero Perai. Ĝorĝtaŭno (Penango) troviĝas 3 km (tra la markolo), Kuala-Lumpuro 294 km [1].

La okcidenta marbordo estas sabla, la norda bordo estas kovritaj per mangrovoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Butterworth estis fondita en 19-a jarcento fare de britoj. Ĝi estis dekomence bazo al insulo Penang tra la markolo, tial oni konstruis havenon kaj fervojan linion. Ĝi iĝis ankaŭ centro de kaŭĉukoproduktado. La japanoj havis la urbon inter 1941 kaj 1945. Depost sendependiĝo de Malajzio la industrio estis evoluigita en la havenurbo.

Stacidomo de Butterworth
Templo en Butterworth

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Inter Butterworth kaj Ĝorĝtaŭno pramoj trafikas. Butterworth havas stacidomon, trairan laŭmaran vojon kaj alian vojon al interno de la lando. La urbo havas militan flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Butterworth havas tropikan pluvarbaran klimaton. La jara averaĝa temperaturo estas 27 °C, kiu varias inter 23-31 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • diversaj preĝejoj
  • rivera ponto, sed ankaŭ la mara ponto estas proksime

Fontoj[redakti | redakti fonton]