Bálint Magyar (teatrohistoriisto)
Bálint Magyar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1910 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de januaro 1992 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1931) |
Familio | |
Patro | Elek Magyar |
Edz(in)o | Olga Siklós |
Infanoj | Bálint Magyar, Fruzsina Magyar (en) |
Okupo | |
Okupo | teatra produktoro teatrestro verkisto de nefikcio teatra historiisto |
Bálint Magyar [madjar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyar Bálint estis hungara teatrohistoriisto, teatrestro. Lia nobela antaŭnomo estis dömsödi [domŝodi], lia patro estis Elek Magyar, lia edzino estis Olga Siklós, ilia filo estis Bálint Magyar (ministro).
Bálint Magyar[1] naskiĝis la 24-an de januaro 1910 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de januaro 1992 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Bálint Magyar maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1931. Li laboris en Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1931-1934, poste en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1945–1955 li estis ĉefsekretario de la Nacia Teatro, poste 3 jarojn li estis teatrestro de Teatro de la Popolarmeo, fine li laboris ĝis la emeritiĝo en 1970 en filmoscienca instituto. Intertempe en 1968 li kandidatiĝis el literaturhistorio. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Liaj libroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A Nemzeti Színház-előtti magyar színészet történetének vázlata (1931)
- A Nemzeti Színház története 1945–1955 (1961)
- A Nemzeti Színház története a két világháború között. 1917–1944 (1977)
- A Magyar Színház története. 1897–1951 (1985)
- Bukásra ítélt siker. A Vígszínház három éve, 1955–1958 (1993, tralaborite 2004)