Béla Jánszky
Béla Jánszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1884 en Ózd |
Morto | 20-an de novembro 1945 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1906) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Béla Jánszky [jAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jánszky Béla estis hungara arkitekto.
Béla Jánszky[1] naskiĝis la 19-an de julio 1884 en Ózd, li mortis la 20-an de novembro 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Jánszky akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1906. Lia ĉefinstruisto estis Frigyes Schulek. Jam pli frue en 1905 li studvojaĝis al Transilvanio, baldaŭ al Skandinavio kaj Germanio (1907), Londono kaj Parizo (1908), Rusio (1912). Komence li projektis ekspoziciajn pavilonojn kaj li laboris en oficejo de József Fischer (1873). En 1912 li estis unu el la fondintoj de la Artistkolonio (Kecskemét), kie li projektis la necesajn domojn, poste li gvidis la rekonstruojn en Kecskemét depost la tertremo. Ekde tiam li ofte laboris kun Tibor Szivessy.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj (individue)
[redakti | redakti fonton]- katolika kirko en Zebegény (escepte kunarkitekto, 1908–1909)
- vilao "Dirner" (1932–1933)
- loĝdomoj en Budapeŝto (1939–1941)
- sidejo en Budapeŝto (1942)
Elektitaj planitaj konstruaĵoj kun Szivessy
[redakti | redakti fonton]- lernejo en Kecskemét (1911)
- vilao de Emília Márkus (1912)
- lernejo en Pestszentlőrinc (1926–1927)
Lia ĉefa artikolo
[redakti | redakti fonton]- A magyar formatörekvések története építészetünkben (1929)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo J, poste serĉu la nomon)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]-
Loĝdomo
-
Loĝdomo
-
Sidejo (1911)