Béla Ángyán
Béla Ángyán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ángyán Béla János Zoltán |
Naskiĝo | 10-an de marto 1885 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de decembro 1959 (74-jaraĝa) en Pécs |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1913) |
Familio | |
Patro | Béla Ángyán (en) |
Frat(in)o | János Ángyán |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato |
Béla Ángyán [AndjAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ángyán Béla estis hungara advokato, subministro, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis vörösberényi [voroŝbeEnji] ekde 1910.
Béla Ángyán[1] naskiĝis la 10-an de marto 1885 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de julio 1945 en Budapeŝto (laŭ alia informo li mortis la 30-an de decembro 1959 en Pécs).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Ángyán maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Berlino kaj Scienca Universitato de Budapeŝto. En la lasta universitato li akiris juran diplomon en 1911, post 2 jaroj advokatan diplomon, poste li malfermis advokatan atelieron en Budapeŝto. En 1914 li batalis en la mondomilito, sed pro vundiĝo li ne plu batalis. Depost 1918 li komencis politikadi kaj aliĝis al rondo de István Bethlen. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita kelkajn semajnojn, poste li vojaĝis al Vieno. Hejmenveninta li denove estis advokato, sed en 1922 li ricevis politikan postenon de István Bethlen. Li estis subministro (1927-1931), parlamentano (1926–1939). Li edziĝis en 1912. Kelkfoje li komponadis.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Délibáb hercegnő (opereto, prezentita en Budapeŝto (1921) kaj Varsovio (1923)
- marŝo de futbala klubo MTK
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla en la 13-a paĝo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- [1]