Cármenes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cármenes
Ilesia-Carmenes.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24838 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 335  (2021) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 58′ N, 5° 34′ U (mapo)42.958888888889-5.5744444444444Koordinatoj: 42° 58′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 1 158 m [+]
Areo 154,22 km² (15 422 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Cármenes
Situo de Cármenes

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cármenes [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Cármenes [KARmenes] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. Cármenes estas komprenebla etimologie kiel Ileksejo, kaj tial aperas branĉo de ilekso en la blazono sur flava fono. En ties montara teritorio fluas la rivero Esla kiu enfluas en la Akvorezervejo de Riaño.

Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Loĝloko Campo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Almuzara, Campo, Canseco, Cármenes, Felmín, Genicera, Gete, Getino, Lavandera, Pedrosa, Piedrafita, Piornedo, Pontedo, Rodillazo, Tabanedo, Valverdín, Villanueva de Pontedo, okupas totalan areon de 154,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 335 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 45 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter Cármenes kaj Villamanín estas arkeologia kuŝejo Minejo Profunda. Temas pri mino el kiu ĝis antaŭ nelonge oni estis elfosanta mineralon de kupro. Tiu minejo montras pruvojn de elfosado de mineralo jam en prahistoria epoko, nome montrojn de elfosado farita per ostaj aŭ ŝtonaj instrumentoj kaj per fajro, en lokoj kaj en koridoroj proksimaj al ekstero kaj en la nomita Socavón Sanz je 1410 metroj de altitudo. Tio okazis en diversaj epokoj de Neolitiko: unue en Ĥalkolitiko kaj poste en la fino de la Bronzepoko. Estis ankaŭ setlejoj de keltoj, restaĵoj de romianoj kaj visigotoj.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Estis asocio de tri loĝlokoj dum kelkaj jarcentoj, kiuj apartiĝis en 1812. La areo suferis pro la Hispana Enlanda Milito.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj) kaj poste minado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]