Cândido Rondon
Aspekto
(Alidirektita el Cândido Mariano da Silva Rondon)
| Cândido Rondon | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Cândido Mariano da Silva |
| Naskiĝo | 5-an de majo 1865 en Santo Antônio de Leverger, |
| Morto | 19-an de januaro 1958 (92-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
| Tombo | Cemitério de São João Batista (mul) |
| Lingvoj | brazilportugala • portugala |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Subskribo | |
| Okupo | |
| Okupo | esploristo militisto marŝalo botanika kolektisto inĝeniero diplomato sertanista (en) scienca kolektisto |

Cândido Mariano de Silva Rondon aŭ marŝalo Rondon (naskiĝis la 5-an de majo 1865, mortis la 19-an de januaro 1958) estis brazila armea oficiro, kiu plej famiĝis pro sia esplorado de Mato-Groso kaj la okcidenta Amazona Baseno kaj pro sia dumviva subteno de brazilaj indiĝenoj. Li estis la unua direktoro de la brazila Nacia Indiana Fondaĵo (SPI/FUNAI) kaj apogis la kreadon de la Ŝingua Nacia Parko. La brazila subŝtato Rondonio estas nomita laŭ li. Li fariĝis marŝalo, la plej alta armea rango en Brazilo.

