CP Urbanos do Porto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CP Urbanos do Porto
Serio 3400 de CP en Porto-Campanhã
Serio 3400 de CP en Porto-Campanhã
servo • transporta reto
Ĝeneralaj informoj
Loko Porto
 Portugalio
Transportsistema speco ĉeurba fervojo
Komenco de trafiko 6-a de novembro 1997
Teknikaj informoj
Nombro de linioj 4
Aliaj informoj
Transportisto Comboios de Portugal
vdr

CP Urbanos do Porto estas operacia unuo de Comboios de Portugal kiu disponigas antaŭurbajn pasaĝerajn fervojajn servojn en la metropola areo de Granda Porto kaj en najbaraj lokoj kiel ekzemple la subregionoj de Cávado ĝis Braga, Ave ĝis Guimarães, Tâmega ĝis Marco de Canaveses kaj Baixo Vouga ĝis Aveiro ene de radiuso de proksimume 60 km ĉirkaŭ la urbo Porto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sekvante la reorganizadon laŭ komerca logiko, aprobita fare de la Estraro de Direktoroj de CP la 6-an de novembro 1997, organizaj unuoj estis establitaj kun aŭtonomia administrado surbaze de specifaj postuloj de merkato. Tiel naskiĝis CP Urbanos de Lisboa (USGL-Unidade de Suburbanos da Grande Lisboa) kaj CP Urbanos do Porto (USGP-Unidade de Suburbanos do Grande Porto), kiuj kune transportas ĉirkaŭ 80% de la totalaj pasaĝeroj transportitaj de CP.

Reto[redakti | redakti fonton]

   CP Urbanos do Porto
Linioj Itinero Longo Stacioj Malfermo Veturanta
materialo
Linha do Marco Linha do Marco Porto-São BentoMarco de Canaveses 62,6 km 27 6-a de novembro 1997 UME CP 3400 (Bombardier)
Linha de Guimarães Linha de Guimarães Porto-São BentoGuimarães 58,3 km 25 30-a de oktobro 1938
Linha de Braga Linha de Braga Porto-São BentoBraga 56,5 km 27 21-a de majo 1875
Linha de Aveiro Linha de Aveiro Porto-São BentoAveiro 65,9 km 25 4-a de novembro 1877

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo CP Urbanos do Porto en la itala Vikipedio.