Caña (flamenko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Caña [KAnja] (kano) estas la plej baza kaj pura el la flamenkaj kantoj;[1] kelkaj esploristoj eĉ asertas, ke ĝi estas pra-flamenka kanto bazita sur antikva andaluzia kanto.[2] Menciis ĝin Serafín Estébanez Calderón en sia verko "Escenas Andaluzas".[3] La caña suferis grandan nombron de modifoj laŭlonge de la historio, kaj estis Curro Dulce, Silverio kaj Antonio Chacón la kantistoj kiuj plej bone sukcesis kapti sian esencon. Ne temas pri populara flamenka subĝenro pro sia monotona karaktero kaj sia malmulta emocia enhavo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la 15an signifon de «caña» en la retejo de Real Academia Española nome en [1] Alirita la 17an de novembro 2019.
  2. GARCÍA MATOS, Manuel: Una historia del cante flamenco, libreto, Hispavox, Madrid, 1958.
  3. ESTÉBANEZ CALDERÓN, Serafín: Escenas andaluzas. Eld. de 1883 de Antonio Pérez Dubrull; Madrid.
  4. RÍOS RUIZ, Manuel: Introducción al cante flamenco: aproximaciones a la historia y a las formas de un arte gitano-andaluz, Edt. Istmo, Madrid, 1972, Dep.Leg. M-6.269-1972, p. 81.