Hispavox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispavox
Hispavox
diskeldonejopremsigno vd
Dum 1953 - 1985
Sidejo Hispanio
Lando Hispanio
vdr

Hispavox [ispaBOKS] estis hispana diskeldonejo de tutmonda disvastiĝo, kiu daŭris 30 jarojn. Aktuale ĝi iĝis simpla diskeldoneja firmao, ene de la Kompanio Parlophone, kvankam ĝi pluhavas grandan parton de siaj gravaj registraĵoj, kiuj ankoraŭ estas haveblaj en la merkato, aktuale sub la regado de angla kompanio kiun ĵus aĉetis EMI.

La entrepreno estis fondita de José Manuel Vidal Zapater en 1953,[1] kiu estis ĝia prezidanto ĝis esti anstataŭita de sia frato Luis Vidal en 1977. La kompanio eklaboris en 1955 por fabrikado de diskoj, dekomence por la hispanaj diskeldonejoj Telefunken kaj Belter. En 1956 por la francaj Vega, Vogue, kaj Discophile Français por klasika muziko. Hispavox enkondukis en Hispanio la sistemon de "mikrosulko". Ankaŭ en ĝenroj kiel flamenko, zarzueloj de Pablo Sorozábal kaj popolmuziko, la entrepreno floris en la 1960-aj jaroj. Famaj artistoj kiuj kontraktis kun Hispavox estis Sara Montiel, Raphael, kaj en la 1970-aj jaroj Juan Pardo, Mari Trini, Paloma San Basilio, Massiel, Nacha Guevara, Alaska kaj aliaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. “La multinacional del disco Emi Music compra la española Hispavox”, [El País], 16-05-1985. [1]. Alirita la 15an de novembro 2019.