Cabezabellosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabezabellosa
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10729
Demografio
Loĝantaro 344  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 8′ N, 6° 0′ U (mapo)40.133055555556-6Koordinatoj: 40° 8′ N, 6° 0′ U (mapo) [+]
Alto 836 m [+]
Areo 33,56 km² (3 356 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabezabellosa (Ekstremaduro)
Cabezabellosa (Ekstremaduro)
DEC
Cabezabellosa
Cabezabellosa
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Cabezabellosa (Hispanio)
Cabezabellosa (Hispanio)
DEC
Cabezabellosa
Cabezabellosa
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabezabellosa [+]
vdr

Cabezabellosa estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas bellosos. La censita populacio en 2008 estis de 421 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Cabezabellosa estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Jerte, je altitudo de 323 m, ĉe la montoj de Traslasierra inter tiu menciita valo kaj la Valo de Ambroz; je 130 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 40 km de Plasencia, la plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 33,56 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉerizoj kaj olivoleo) kaj brutobredado (porkosinko).

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sankta Laŭrenco de la 17a jarcento, kie elstaras tomboj el ŝtono.
  • Tri ermitejoj, el kiuj elstaras tiu de Nuestra Señora del Castillo, kun bela retablo de la 18a jarcento, situa en proksima monteto. La aliaj du estas tiuj de Sankta Antonio kaj la Martiroj (jarcentoj 17a kaj 18a), de baroka stilo.
  • La Urbodomo en la Plaza Mayor (Plejgranda placo), tipe portika, kun la turo de la horloĝo.
  • Restaĵoj de romia prasetlejo kaj tomboj de diversaj devenoj, krom restoj de la antikvaj konstruaĵoj de la familio Carvajal (partoj de palaco), fondintoj de Cabezabellosa.
  • Mezepoka akvedukto.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Estas vojoj por trairi la belegajn pejzaĝojn montarajn ĉirkaŭajn, kun kanjonoj vizitindegajn ĉefe vintre. Estas krom la naturaj vidindaĵoj kiel specifa arbo, nome «Roble Grande» (Granda kverko), granda diverseco kaj de faŭno kaj de flaŭro. Ekde la montopinto Pitolero estas rigardinda panoramo kaj eĉ dum bona videbleco videblas la provinca ĉefurbo Cáceres, je pli da 100 km laŭ rekta linio.

Festoj[redakti | redakti fonton]