Cabrero
Cabrero [kabrEro] (Kapropaŝtisto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas cabrereños. La censita populacio en 2007 estis de 349 loĝantoj.
Situo
Cabrero estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Jerte, je altitudo de 735 m en la Sierra de Tormantos; je 110 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 170 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de nur 7 km².
Ekonomio
Agrikulturo (ĉerizoj) kaj brutobredado (tradicie kaproj, de kie devenas la nomo de la vilaĝo). Rura turismo pro montaraj pejzaĝoj.