Pedralba de la Pradería

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Calabor)
Pedralba de la Pradería
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49392
Demografio
Loĝantaro 204  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 6° 42′ U (mapo)42.0245478-6.6938232Koordinatoj: 42° 1′ N, 6° 42′ U (mapo) [+]
Alto 990 m [+]
Areo 105,08 km² (10 508 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pedralba de la Pradería (Provinco Zamoro)
Pedralba de la Pradería (Provinco Zamoro)
DEC
Pedralba de la Pradería
Pedralba de la Pradería
Situo de Pedralba de la Pradería
Pedralba de la Pradería (Hispanio)
Pedralba de la Pradería (Hispanio)
DEC
Pedralba de la Pradería
Pedralba de la Pradería
Situo de Pedralba de la Pradería

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedralba de la Pradería [+]
vdr

Pedralba de la Pradería estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio. Pedralba de la Pradería estas etimologie tradukebla al Blanka Ŝtono de la Herbejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Calabor, Lobeznos, Pedralba de la Pradería, Rihonor de Castilla kaj Santa Cruz de Abranes, okupas totalan areon de 105,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 199 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 126 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Pedralba de la Pradería estas unu el malmultaj trilingvaj loĝlokoj de la provinco Zamoro, ĉar oni parolas kaj la hispanan, la leonan kaj dialekton de la galega kaj tial estas municipo karakterizita per alta diverseco kaj lingva riĉeco; ĉe la leona kaj la galega temas pri la variaĵoj sanabriaj kaj tiel ili montras grandan similecon, kun granda vortotrezoro kunhavata kaj interinfluita, same kiel estas influo de la kastilia en la leona kaj la galega de la municipo, dum estas la kastilia la nura oficiala lingvo en la municipo same kiel en lacetero de la regiono. Tiukadre, en Calabor oni konservas dialektan variaĵon de la galega kun leonaj kaj portugalaj influoj, dum en Santa Cruz, Rihonor, Pedralba kaj Ungilde oni konservas dialektajn variaĵojn de la leona, pli influitaj de la kastilia ĉe Pedralba kaj Ungilde kaj de la portugala ĉe la leona de Rihonor.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]