Sanabria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanabria en la plej nordokcidenta pinto de la provinco Zamoro.

Sanabria (Senabria en leona lingvo,​ Seabra en galega​) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la plej nordokcidenta pinto de la provinco, norde de la nordorienta angulo de Portugalio lime ankaŭ kun Galegio (okcidente) kaj la Provinco Leono (norde).

En Sanabria la rivero Tera kaj la lago de Sanabria estas la du geografiaj aksoj de la komarko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas totalan loĝantaron de 5 696 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Puebla de Sanabria. Ekde la mezo de la 19-a jarcento kaj ĉefe ekde la mezo de la 19-a jarcento okazis forta fenomeno de senloĝigo kun perdo de ĉirkaŭ 30 000 loĝantoj pro elmigro al urbaj areoj, kio rezultis en tra malmulte loĝataj kaj multe maljuniĝintaj vilaĝoj, kaj en kelkaj okazoj en la kompleta senloĝigo de kelkaj. Laŭ municipoj nur Puebla de Sanabria superas mil loĝantojn en 2020. Poste, nur Galende kaj Cobreros superas la 500 loĝantojn, kaj la ceteraj ne atingas tiom.

Tiu komarko, spite sian grandan senton de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades), kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.

Temas pri areo tre ligita al tradicia agrikulturo kaj brutobredado de vivtenado, kun konservo de tre forta heredo antropologia. Lupoj aperas en la antropologia kaj etnologia heredo, kaj ankoraŭ vivas en la ĉirkaŭoj.

Municipoj[redakti | redakti fonton]


Municipo Areo [1]Loĝantoj [2] Submunicipoj[3]
Asturianos 42,60 260 Asturianos, Cerezal de Sanabria, Entrepeñas, Lagarejos de la Carballeda, Rioconejos kaj Villar de los Pisones
Cobreros 77,70 569 Avedillo de Sanabria, Barrio de Lomba, Castro de Sanabria, Cobreros, Limianos de Sanabria, Quintana de Sanabria, Riego de Lomba, San Martín del Terroso, San Miguel de Lomba, San Román de Sanabria, Santa Colomba de Sanabria, Sotillo de Sanabria kaj Terroso
Galende 90,26 982 Cubelo, Galende, Ilanes, Moncabril, Pedrazales, El Puente, Rabanillo, Ribadelago, Ribadelago Nuevo, San Martín de Castañeda kaj Vigo
Hermisende 108,75 221 Castrelos, Castromil, Hermisende, San Ciprián kaj La Tejera
Lubián 94,39 304 Aciberos, Chanos, Hedroso, Las Hedradas, Lubián kaj Padornelo
Palacios de Sanabria 37,01 230 Otero de Sanabria, Palacios de Sanabria, Remesal kaj Vime de Sanabria
Pedralba de la Pradería 105,11 222 Calabor, Lobeznos, Pedralba de la Pradería, Rihonor de Castilla kaj Santa Cruz de Abranes
Pías 43,91 111 Barjacoba, Pías kaj Villanueva de la Sierra
Porto de Sanabria 200,82 156 Porto de Sanabria
Puebla de Sanabria 81,39 1356 Castellanos, Puebla de Sanabria, Robledo kaj Ungilde
Requejo de Sanabria 46,10 149 Requejo de Sanabria
Robleda-Cervantes 32,47 395 Barrio de la Gafa, Barrio Lagarejos, Cervantes, Ferreros, Paramio, Robleda, Sampil, San Juan de la Cuesta, Triufé kaj Valdespino
Rosinos de la Requejada 154,78 348 Anta de Rioconejos, Carbajalinos, Doney de la Requejada, Escuredo, Gusandanos, Monterrubio, Rionegrito, Rosinos de la Requejada, Santiago de la Requejada kaj Villarejo de la Sierra
San Justo 75,12 208 Barrio de Rábano, Coso, Rábano de Sanabria, Rozas, San Ciprián kaj San Justo
Trefacio 25,48 185 Cerdillo, Murias, Trefacio kaj Villarino de Sanabria


Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado kaj ĉefe rura turismo: naturaj pejzaĝoj de la Natura Parko Lago de Sanabria.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]