Pías

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pías
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49580
Demografio
Loĝantaro 99  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 7° 0′ U (mapo)42.086111111111-6.9994444444444Koordinatoj: 42° 5′ N, 7° 0′ U (mapo) [+]
Alto 1 063 m [+]
Areo 43,68 km² (4 368 ha) [+]
Pías (Provinco Zamoro)
Pías (Provinco Zamoro)
DEC
Pías
Pías
Situo de Pías
Pías (Hispanio)
Pías (Hispanio)
DEC
Pías
Pías
Situo de Pías

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pías [+]
vdr

Pías [PIas] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio. Pías estas etimologie devena el Pilas, tradukebla al baseno, akvujo aŭ trogo. Ĝi estas unu el malmultaj dulingvaj loĝlokoj de la provinco Zamoro, ĉar oni parolas kaj la hispanan kaj dialekton de la galega lingvo.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Asturianos, Cerezal de Sanabria, Entrepeñas, Lagarejos de la Carballeda, Rioconejos kaj Villar de los Pisones, okupas totalan areon de 43,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 157 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Rosinos de la Requejada, Espadañedo, Palacios de Sanabria, Manzanal de los Infantes, Cernadilla kaj Manzanal de Arriba.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la plej antikva mencio de la setlejo estas de la 12-a jarcento en la kunteksto de la reloĝado fare de la reĝo de la Regno Leono kaj tiukadre oni donis ĝin al la Ordeno de Santiago.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]