Puebla de Sanabria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puebla de Sanabria
Puebla de Sanabria06.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49300 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 357  (2022) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 6° 38′ U (mapo)42.055277777778-6.6336111111111Koordinatoj: 42° 3′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 960 m [+]
Areo 81,39 km² (8 139 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Puebla de Sanabria
Situo de Puebla de Sanabria

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Puebla de Sanabria [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Puebla de Sanabria estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio. Puebla de Sanabria estas etimologie tradukebla al Urbo de Monturbo. Mencindas la nivelo de konservado de ties pejzaĝa kaj media heredo, de trajtoj tre similaj al tiuj de la proksima Natura Parko Lago de Sanabria.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tradicia arkitekturo de Puebla de Sanabria.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castellanos, Puebla de Sanabria, Robledo kaj Ungilde, okupas totalan areon de 81,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 366 loĝantojn. Ĝi apenaŭ perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, male al la ceteraj loĝlokoj de la komarko kaj de la provinco, kaj fluktuis je ĉirkaŭ 1 500 loĝantoj. Ĝi distas 113 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, dum nur 41 km al la portugala urbo Bragança.

Ĝi limas kun Cobreros, Galende, Trefacio, Robleda-Cervantes, Palacios de Sanabria, Pedralba de la Pradería, Portugalio kaj Manzanal de Arriba.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ties urba kerno estas en teritorio al kiu naturo havigis specialajn defendajn trajtojn, pere de la rojo Ferrera kaj la riveroj Tera kaj Castro. Tiu strategia situo proksime al la landlimo kun Portugalio, faris, ke tiu urbo delonge havis propran juron, fortikaĵon kaj muregon. Ĝi estis sidejo de grava milita, eklezia kaj politika povo kiu rezultis en riĉa arkitektura kaj monumenta heredo kiu en 1994 kondukis al deklaro de havaĵo de kultura intereso en la kategorio de historia komplekso.

Romanikaj elementoj ĉe la preĝejo.
Tradicia arkitekturo de Puebla de Sanabria.
Tipa strato de Puebla de Sanabria.
Ermitejo de San Cayetano de Puebla de Sanabria.

Sanabria aperis dokumentita jam en unu de la protokoloj de la koncilio de Lugo de 509, kvankam tio povus esti referenco al la totalo de la komarko pli ol al la aktuala loĝloko de Puebla. Sanabria reaperas dokumentita en la 7-a jarcento, tiam kiel paroĥo de suevoj kaj monerstampejo de visigotoj per la nomo "Senapria". En la 10-a jarcento jam estas konfirmata la ekzisto de "Urbs Senabrie" kiel referenco teritoria, laŭ dokumentoj de la monaĥejo de San Martín de Castañeda, kiam la loĝloko integriĝis en la Regno Leono. En la 11-a jarcento jam estis iu kastelo. En la 13-a jarcento la urbo disponis de propra jura foruo. Poste diversaj nobelaj familioj regis la urbon kaj fine de la 15-a jarcento la Grafoj de Benavente.

Dum la 17-a jarcento la urbo suferis pro la portugala milito de Restaŭrado. Simile dum la Milito de hispana sukcedo inter la partianoj de Filipo de Anjou kaj la Grandduko Karolo, la urbo estis okupita de portugalaj trupoj, kaj rekuperita de Hispanio la 24an de Decembro 1715, laŭ interkonsento de la Traktato de Utrecht.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La nuna urbo estas dividitaj per la rivero en du ĉefaj kernoj, nome “La Villa” (La urbo, kiel historia domaro sur monto) kaj “El Arrabal” (La kvartalo, kiel moderna etendo trans la rivero). Estas multaj vidindaĵoj ĉefe en la historia parto, nome la Kastelo, la preĝejo Santa María del Azogue kun romanikaj elementoj, la urbodomo, la tipaj stratoj, la ermitejo de San Cayetano, muzeo de popolaj figuroj, festoj ktp. Ankaŭ la trajnstacidomo estas de arkitektura intereso bazita sur la uzado de granito.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ekzemple ĉe la rivero ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]