Galende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galende
Galende-Zamora-Abril 2004.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49360 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 973  (2022) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 6° 40′ U (mapo)42.105166666667-6.6622222222222Koordinatoj: 42° 6′ N, 6° 40′ U (mapo) [+]
Alto 947 m [+]
Areo 90,26 km² (9 026 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Galende
Situo de Galende

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Galende [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Galende [gaLENde] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio.

Muelejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Popola arkitekturo en Meillugar.
Lagobordo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cubelo, Galende, Ilanes, Moncabril, Pedrazales, El Puente, Rabanillo, Ribadelago, Ribadelago Nuevo, San Martín de Castañeda kaj Vigo, okupas totalan areon de 90,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 960 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 118 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 24 km el Portugalio. Ĝi estas ene de la Natura Parko Lago de Sanabria, plej granda lago de glaĉera deveno en Iberio, kun 318,7 ha kaj maksimuma profondeco de 53 m, krom esti natura loko de granda turisma allogo. La rivero Tera trapasas la lokon, kreante specialan pejzaĝon. Estas tri kvartaloj aŭ domaroj: Barrio Cima ĉe la ŝoseo kie estas trinkejoj, gastejoj, restoracioj; Meillugar meze kun la preĝejo; kaj Barrio Bajo, ĉe la dekstra bordo de la rivero Tera, kiu tie nutras iaman muelejon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la plej antikva mencio de la setlejo estas de 927. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Ribadelago[redakti | redakti fonton]

Monumento al la viktimoj de la katastrofo.

En Ribadelago okazis tragedio la 9an de Januaro 1959, kiam ĝi estis detruita per ĉirkaŭ 8 milionoj de kubaj metroj da akvo devena el la rompo de akvobaraĵo malbone konstruita ĉe Vega de Tera. El 549 loĝantoj mortis 144, kaj oni povis rekuperi nur 28 kadavrojn. Kompletaj familioj pereis kaj restis nur malmultaj domoj. Anstataŭ rekonstrui la vilaĝon en sia origina loko oni elektis novan lokon, konata kiel Ribadelago Nuevo.

La antikva vilaĝo konservas interesajn ekzemplojn de popola arkitekturo dum la nova estis komplete absurde rekonstruita laŭ modeloj de sudhispana vilaĝo. La antikva loĝloko, kiu ne estis abandonita totale, aktuale estas rekuperata. En la aktualo, estas 104 loĝantoj en la nova kaj 37 loĝantoj en la malnova. La nomoj uzataj en loka dialekto estas -respektive- "Al Puobro Viello" kaj "Al Puobro Nuovo".

San Martín de Castañeda[redakti | redakti fonton]

La lago kaj San Martín de Castañeda el la suprenirejo al la Lageto de la Fiŝoj.
Absido de la Monaĥejo.

San Martín de Castañeda estas kaj vilaĝo kaj monaĥejo borde de la lago sur deklivaro. La monaĥejo estis rekonstruita en 921 fare de mozarabaj monaĥoj devenaj al Kordovo, kaj oni konservas la fondoŝtonon. Ĝi estis unu el plej gravaj religiaj kompleksoj de la provinco Zamoro ĝis la 19-a jarcento. Kaj historie unu el plej gravaj en la Regno Leono, pro kio estas dokumentataj kelkaj vizitoj de leonaj reĝoj, kiel tiuj de Ordoño la 3-a decembre 952 kaj septembre 953.

Aktuale estas du spacoj de granda intereso: unuflanke la preĝejo kaj aliflanke la Interpretejo de la Natura Parko Lago de Sanabria. ​Antaŭ alveni al la domaro dekstre sur monteto estas belega junulargastejo. Kaj trapasinte la domaron estas belegaj pejzaĝoj kaj alveno al belaj montaraj lagetoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]