Robleda-Cervantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barrio Lagarejos)
Robleda-Cervantes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49321
Demografio
Loĝantaro 415  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 6° 35′ U (mapo)42.083611111111-6.5913888888889Koordinatoj: 42° 5′ N, 6° 35′ U (mapo) [+]
Alto 1 019 m [+]
Areo 32,47 km² (3 247 ha) [+]
Robleda-Cervantes (Provinco Zamoro)
Robleda-Cervantes (Provinco Zamoro)
DEC
Robleda-Cervantes
Robleda-Cervantes
Situo de Robleda-Cervantes
Robleda-Cervantes (Hispanio)
Robleda-Cervantes (Hispanio)
DEC
Robleda-Cervantes
Robleda-Cervantes
Situo de Robleda-Cervantes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Robleda-Cervantes [+]
vdr

Robleda-Cervantes estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio. Robleda-Cervantes estas nomo devena de la kunigo de du iamaj vilaĝoj nome Robleda (kverkaro) kaj Cervantes (alude al cervoj) kaj pro tio aperas du kverkoj kaj unu cervo en la flago kaj blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Barrio de la Gafa, Barrio Lagarejos, Cervantes, Ferreros, Paramio, Robleda, Sampil, San Juan de la Cuesta, Triufé kaj Valdespino, okupas totalan areon de 32,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 392 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 111 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Trefacio, San Justo, Rosinos de la Requejada, Galende, Palacios de Sanabria kaj Puebla de Sanabria.

En 1910 la municipo integris iamajn loĝlokojn kaj ekhavis sian nunan kunmetonomon. Castellanos apartiĝis el la teritorio en 1973 por aliĝi al tiu de Puebla de Sanabria.​

Estas iom da agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]