Saltu al enhavo

Cobreros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Terroso (Zamora))
Cobreros
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 49396
Demografio
Loĝantaro 536  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 6° 42′ U (mapo)42.075555555556-6.7013888888889Koordinatoj: 42° 5′ N, 6° 42′ U (mapo) [+]
Alto 1 010 m [+]
Areo 77,7 km² (7 770 ha) [+]
Cobreros (Provinco Zamoro)
Cobreros (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Cobreros
Cobreros (Hispanio)
Cobreros (Hispanio)
DEC
Situo de Cobreros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cobreros [+]
vdr

Cobreros [koBREros] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio. Cobreros estas popoletimologie tradukebla al Kupristoj, nome aludo al metio de praloĝantoj aŭ al reloĝantoj venintaj el Galegio de areoj kie ekzistas similaj loknomoj.

Preĝejo de Cobreros en la provinco Zamora.
Glaĉera valo.
Paŝtejo ĉe Santa Colomba.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Avedillo de Sanabria, Barrio de Lomba, Castro de Sanabria, Cobreros, Limianos de Sanabria, Quintana de Sanabria, Riego de Lomba, San Martín del Terroso, San Miguel de Lomba, San Román de Sanabria, Santa Colomba de Sanabria, Sotillo de Sanabria kaj Terroso, okupas totalan areon de 77,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 552 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi distas 119 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Porto, Galende, Robleda-Cervantes, Requejo, Puebla de Sanabria kaj Pedralba de la Pradería. Cobreros estas ene de la Natura Parko Lago de Sanabria, plej granda lago de glaĉera deveno en Iberio, kun 318,7 ha kaj maksimuma profondeco de 53 m, krom esti natura loko de granda turisma allogo.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la plej antikva mencio de la setlejo estas de 1171. Finde la 15-a jarcento la areo pasis al la graflando de Benavente. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo (alveno de francoj).

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]