Calancasca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Calancasca
Calancasca.jpg
Calancsca apud Cauco
Bazaj informoj
Longeco 31 km
Akvokolekta areo 121 km²
Averaĝa trafluo 4,79 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 3 100 m
Enfluejo Moësa
- Alteco 330 m
Geografio
Alfluantoj Passit
v  d  r
Information icon.svg

Calancasca estas rivero en Kantono Tiĉino. Ĝi havas longecon de 31 km.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La rivero Calancasca fontas en nordo de la komunumo Rossa ĉe la koordinatoj 46°28′35″N 9°6′35″O  /  46.47639°N, 9.10972°O / 46.47639; 9.10972 (Calancasca)Koordinatoj: 46°28′35″N 9°6′35″O  /  46.47639°N, 9.10972°O / 46.47639; 9.10972 (Calancasca) de firnkampo sur alteco de 3100 m s.m. sude de la monto Zapporthorn, kies kulmino havas altecon de 3152 m s.m.

Fluvojo[redakti | redakti fonton]

La rivero fluas de la fonto suden tra la Valo de Calanca. Dum la unuaj kvar kilometroj ĝis la alpopaŝtejo de Alögna la rivero trapasas altecdiferencon de 1500 metroj. Sur la alpopaŝtejo de Alögna alfluas al ĝi de oriento ĝia ĉefa alfluanto, la rivero de Passit, kiu senakvigas la Valon de Passit kaj fontas en samnoma lageto sur alteco de 2082 m s.m. La rivero pasas nun tra la vilaĝoj Valbella, Salüdin kaj Rossa, sekvas Augio, Santa Domenica, Cauco, Bodio, Selma, Arvigo, Molina (komunumo Buseno), kaj fine Grono.

Akvoenergio[redakti | redakti fonton]

Apud Molina la rivero estas retenita en la malgranda baraĵalageto Lago de Molina. La akvo de la lago nutras en Roveredo la elektrocentralon de la entrepreno Calancasca AG, filio de la svisa energikoncero Axpo. La averaĝa elektroproduktado estas 87 milionoj kWh[1]

Alfluejo[redakti | redakti fonton]

Sur alteco de 330 m s.m. en okcidento de Roveredo Calancasca alfluas al Moësa.

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

La rivero havas longecon de la fonto ĝis al alfluejo de 31 km. Ĝia altecodiferenco estas 2770 m, ĝia baseno, kiu kongruas kun la komunumaro de Calanca, havas areon de 121 km². 1,1% de la basena teritorio estas kovritaj de glaĉerojfirnoj. La averaĝa akvolulo mezurita en la jaro 2010 en la stacio de Buseno estis 4,79 m³/sek.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: retpaĝo pri la entrepreno Calancasca AG en la retejo de Axpo
  2. Fonto: Hidrologiaj datumoj pri la rivero Calancasca en la retejo de la Svisa Ferderacia Oficejo pri Medio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]