Buseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Molina)
Buseno
Blazono de Buseno
Buseno
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Calanca
Koordinatoj  46° 16′ 21″ N 9° 6′ 26″ O / 46.27250 °N, 9.10722 °O / 46.27250; 9.10722 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 21″ N 9° 6′ 26″ O / 46.27250 °N, 9.10722 °O / 46.27250; 9.10722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 104
Areo 11,15 km²
Alteco 801 m super marnivelo
Poŝtkodo 6542
Komunumkodo 3804
Mapo de Buseno

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Buseno estas komunumo de la komunumaro Calanca kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 104 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Buseno situas en la sudo de la Valo de Calanca ĉe la bordo de la rivero Calancasca. La komunumo konsistas el la vilaĝo Buseno kaj la setlejoj Molina, Giova kaj San Carlo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buseno limas en nordo al Arvigo, en nordnordoriento al Braggio, en nordoriento al Santa Maria in Calanca, en oriento al Castaneda, en sudoriento al Grono, en sudo al Roveredo, kaj en okcidento al San Vittore.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Buseno situas kiel la tuta valo de Calanca flanke de la gravaj trafikvojoj. En la valo pasas la vojo, kiu kondukas laŭlonge de la rivero Calancasca de Grono al Rossa. Du kurbaj flanka vojetoj ek de tiu vojo kondukas al la setlejoj de Buseno. Per poŝtaŭtolinio al Grono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kaj sola oficiala lingvo en Buseno, parolata de pli ol 90% de la loĝantaro estas la itala.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Buseno estis parto de la komunumo Calanca. Per la administracia reformo ĝi fariĝis memstara politika komunumo de la komunumaro Calanca en la distrikto Moësa. La komunumoparto Giova origine apartenis al San Vittore. Surbaze de referendumo en la jaro 1899 ĝi estis integrita al la komunumo Buseno. La pastra preĝejo Sanktaj Petro kaj Antonio estis konsekrita en la jaro 1483. Ĝi estis grandigita en la jaro 1776 kaj renovigita en 1990. La moderna preĝejo Nostra Signora di Fatima in Giova estis konstruita en la jaro 1984 ĝis 1988.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]