Caminomorisco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caminomorisco
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10620
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 132  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 6° 17′ U (mapo)40.326388888889-6.2905555555556Koordinatoj: 40° 20′ N, 6° 17′ U (mapo) [+]
Alto 491 m [+]
Areo 147,6 km² (14 760 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Caminomorisco (Ekstremaduro)
Caminomorisco (Ekstremaduro)
DEC
Caminomorisco
Caminomorisco
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Caminomorisco (Hispanio)
Caminomorisco (Hispanio)
DEC
Caminomorisco
Caminomorisco
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caminomorisco [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Caminomorisco en sia provinco

Caminomorisco (Moriskopado aŭ Pado de moriskoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. La nomo de Pado de moriskoj eble rilatas al migradoj de moriskoj dum la jarcentoj postaj al la Reconquista.

Loĝado[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas morisqueños. La censita populacio en 2008 estis de 1.256 loĝantoj, kiuj distribuiĝas inter la propra vilaĝo Caminomorisco (iam Las Calabazas (La Kukurboj)) kun 682 loĝantoj kaj aliaj 9 domaroj kiuj estas el senhomaj al havo de ĝis 200 loĝantoj.

  • Caminomorisco kun 9 domaroj
    • Aceña
    • Arrocerezo
    • Arrofranco
    • Arrolobos
    • Cambrón
    • Cambroncino
    • Dehesilla
    • Huerta
    • Riomalo de Abajo

Situo[redakti | redakti fonton]

Caminomorisco estas situa en la plej norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Hurdes. La surfaco de ties teritorio estas de 147,6 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado; mielo. Rura turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la tuta areo estas prahistoriaj restaĵoj, ĉefe de la Ĥalkolitiko kaj de la Bronzepoko. Oni trovis ankaŭ multajn litikajn restaĵojn, keramikaĵojn kaj tombojn, krom steleojn pri idoloj. También son visibles fondos de antiguas cabañas prehistóricas.

Ankaŭ romianoj lasis restaĵojn en kelkaj lokoj de la municipa teritorio.

Jam en historia epoko (13a jarcento) la tiam nomta loko de Las Calabazas iĝis parto de la senjorlando de La Alberca (apartenanta aktuale al la provinco de Salamanca), laŭ donaco de Don Pedro, senjoro de Granada, poste Granadilla. Dum jarcentoj la lokanoj liktis kontraŭ la jura dependo de La Alberca ĝis la 19a jarcento.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Caminomorisco inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

1236 1265 1280 1269 1292 1292