Hurdes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la regiono en Ekstremaduro
Mapo de la regiono

Las Hurdes, HurdesLas Jurdis estas komarkodistrikto de la plej norda pinto de la Provinco de Cáceres (Hispanio), situa en la nordo de la regiono de Ekstremaduro.

La komarko estas komponita de nur 5 municipoj, sed kun ĝis 43 domaroj, 4 el kiuj jam senhomiĝis. La natura riĉo de la komarko estas forsta kaj la turismo kiu implicas. La teritorio estas ligata al valo de Las Batuecas, en kies malsupra parto setliĝas la hurdesa domaro de Las Mestas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Temas pri montara tereno de mediterenea klimato kun influo de atlantika klimato. Limas kun la Sierra de Gata, la Tierras de Granadilla kaj la Sierra de Francia, (Provinco de Salamanca). Formas parton de la areoj enhavantaj per la nomigo "humida Hispanio".

Sep riveroj fluas tra ĝiaj valoj: la rivero Malo aŭ Ladrillar, la rivero Batuecas, la rivero Hurdano, la rivero Malvellido, la rivero Esperabán, la rivero Ovejuela kaj la rivero de Los Ángeles.

Municipoj kaj domaroj[redakti | redakti fonton]

La tradicie disa loĝado de la komarko markas specifan formadon de la loĝa strukturo de la zono, formita de malgrandaj loĝentoj konataj per la nomo de alquería [alkerIa] (domaro).

  • Caminomorisco kun 9 domaroj
    • Aceña
    • Arrocerezo
    • Arrofranco
    • Arrolobos
    • Cambrón
    • Cambroncino
    • Dehesilla
    • Huerta
    • Riomalo de Abajo
  • Casares de las Hurdes kun 5 domaroj
    • Carabusino
    • Casarrubia
    • Heras
    • Huetre
    • Robledo
  • Ladrillar kun 3 domaroj
    • Cabezo
    • Las Mestas
    • Riomalo de Arriba
  • Nuñomoral kun 10 domaroj
    • Aceitunilla
    • Asegur
    • Batuequilla
    • Cerezal
    • La Fragosa
    • El Gasco
    • La Horcajada
    • Martilandrán
    • Rubiaco
    • Vegas de Coria
  • Pinofranqueado kun 11 domaroj
    • Aldehuela
    • Avellanar
    • Castillo
    • Las Erías
    • Horcajo
    • Mesegal
    • El Moral
    • Muela
    • Ovejuela
    • Robledo
    • Sauceda
  • Casar de Palomero, historie ne apartenanta al la komarko, konstituas kune kun la resto de muicipoj la Municiparon de Las Hurdes.
    • Azabal
    • Ribera Oveja
    • Pedro Muñoz (Perote)

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj informoj pri homa setlado en la komarko fruas je Ĥalkolitiko. Al tiu epoko apartenas la gravuraĵoj surrokaj -aŭ petroglifoj- ekde ĉirkaŭ la 40-a jarcento a. K. al la Romia Imperio. Estas ankaŭ steleojn kiuj reprezentas entombigitajn gravulojn, ĉevalirojn aŭ militistojn kun ties armilaro aŭ posedaĵaro.

Romia kaj araba epokoj[redakti | redakti fonton]

Dum la Romia epoko tiu areo estis integrita ene de la Provinco de Lusitanio, sed estas malmultaj restaĵoj el tiu epoko. Post la araba invado probable Las Hurdes senhomiĝis, sed legendo kolektita de Lope de Vega en sia verko "Las Batuecas del duque de Alba" parolas pri homaj grupoj izolitaj kaj descendaj de visigotoj (do, de antaŭ la 8-a jarcento) fine de la 17-a jarcento. Ĉiukaze la plej antikvaj skribaj mencioj pri tiuj domaroj estas de fino de la 12-a jarcento, nome de "Riomalo", Batuecas, "Mestas" kaj "Ovejuela". Tre verŝajne kapropaxstado reloĝigis tiun areon.

Integrado en La Alberca[redakti | redakti fonton]

En 1289 "la dehesa de Jurde" estis donita de la Vilaĝo de Granadilla al La Alberca, kio komencis epokon de dependo de la salamankprovinca vilaĝo dum jarcentoj por pli da duono de la komarko, tiu dependa de Nuñomoral. La alia parto, apartenanta al Pinofranqueado estus sendependa. Ĉirkaŭ la 16-a jarcento kreiĝis legendo pri izoliteco kaj malhomeco de la loĝanoj, kiu pligrandiĝis per teatraĵo de famega Lope de Vega.

19-a kaj 20-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Jam en la 19-a jarcento post separo de La Alberca kaj la nova provinca divido fare de Javier de Burgos en 1833, elstaraj gravuloj ekinteresiĝis pri la la komarko, kiu estis krom izolitejo ankaŭ ekzilejo. La doktoro Bide en 1892 post veturado tra Las Hurdes, prezentis informon en la "Boletín de la Sociedad Geográfica de Madrid", per kiu denoncas la malfacilajn vivkondiĉojn de la hurdesanoj. La Socio "Esperanza de Las Hurdes" (Hurdesespero), estrita de Francisco Jarrín, episkopo de Coria, iniciatis karitaton en la komarko, kio kristaliĝis en la 1-a Nacia Kongreso de Hurdesanoj kaj Hurdesemuloj en 1908. En 1904, Gabriel y Galán recitas sian poemon "La Jurdana". En 1913, Unamuno dediĉas ĉapitron de "Andanzas y Visiones Españolas" al Las Hurdes, denonce denove la sankondiĉojn de la lokanoj.

Postaj informoj de la doktoro Marañón kaj de Legendre, franca konsulo en Madrido, movigas la reĝon Alfonso la 13-a veturi al la komarko por ekkoni ĝin en 1922. Post tiu reĝa vizito aperis iniciatoj ĉefe por la sansistemo. Las Hurdes ĉiukaze iĝis eksemplo de la malprospero de la rura medio en tiama Hispanio, ĉefe post la filmo Las Hurdes, tierra sin pan, kiun Luis Buñuel reĝisoris en 1932 kaj per kiu li denoncis la malprogresa situacio de la komarko.

Post la Enlanda Milito, la diktatoro Francisco Franco funkciigis planon por la komarko kies bazo estis la forsta rearbarigo de etendaj pinaroj. Tiu dungado helpis bremsi malsaton kaj elmigradon sed detruis ekosistemon propran por paxstado kaj abelbredado, la du ĉefaj sektoroj de la hurdesa ekonomio. Post 1976 jam en demokratia epoko oni klopodis denove disvolvigi la komarkon iom malsukcese kaj senloĝado kaj forstaj incendioj detruis la areon Hurdes. En 1988 la 2-a Nacia Kongreso de Hurdesanoj kaj Hurdesemuloj ne sukcesis veki intereson kiel en 1908. En la 1990-aj jaroj komencis nova epoko pro apero de la turismo kio konsolidiĝis kiel nova enspezofonto de la komarko kun la abelbredado kaj la olivarboj.

Aktuala situacio[redakti | redakti fonton]

Spite ĉio la aktuala situacio de Las Hurdes plu malfacilas kaj la perdo kaj maljuniĝo de populacio akriĝis. La municipoj de Caminomorisco kaj Pinofranqueado iom disvolviĝis, sed en Nuñomoral, Casares de las Hurdes kaj Ladrillar ne tiom.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


 
Komarkoj de Ekstremaduro
Flag of Extremadura (with coat of arms).svg
Komarkoj de Cáceres
Valo de Alagón | Tierra de Alcántara | Valo de Ambroz | Campo Arañuelo | Llanos de Cáceres | Sierra de Gata | Tierras de Granadilla | Hurdes | Ibores | Valo de Jerte | Tierra de Trujillo | Distrikto de Valencia de Alcántara | La Vera | Villuercas

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión