Campeche (komunumo)
Campeche | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Campeche | ||
Poŝtkodo | 24000−24099, 24500−24575 | ||
Kodo laŭ INEGI | 04002 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 238 850 | ||
Loĝdenso | 91 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 43′ N, 90° 16′ U (mapo)19.716666666667-90.266666666667Koordinatoj: 19° 43′ N, 90° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 75 m | ||
Areo | 3 410,64 km² (341 064 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Campeche Municipality [+] | |||
Campeche estas unu el la 11 komunumoj de la meksika subŝtato Campeche, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)
La ĉefurbo de la komunumo estas San Francisco de Campeche, kiu samtempe estas la ĉefurbo de la provinco Campeche. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 04002.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 238850 loĝantojn. El tiuj estis 115531 viroj kaj 123319 virinoj. La komunumo havas surfacon de 3410,64 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 75 metroj super la marnivelo.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1995 en la komunumo vivis 182086 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 14530 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 7,98 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Campeche Arkivigite je 2007-05-25 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)