Capella (programaro)
Capella | |
---|---|
Lasta stabila versio | 7.1-36, 9.0.00 |
Retejo | www |
capella estas notkomposta programaro, kiun vendas la firmao capella-software el Söhrewald (distrikto Kassel). Ĝi estis evoluigita komence por la operaciumo DOS kaj prizorgata ĝis versio 1.5, aperinta en la jaro 1993. En la DOS-versio estis integrita la grafika interfaco GEM. Versio 2.0 estis la unua versio por Microsoft Windows 3.1, sed nur versio 2.1 funkciis glate.
Ĝi taŭgas por unu- kaj plurvoĉa komponaĵo (ekz. ĥoro- kaj orkestropartituroj), por kantoj (kun tekstoj) kaj gitarakordoj. La enigo funkcias laŭplaĉe per komputilklavaro, per komputila muso aŭ MIDI-klavaro.
Pro la relative malalta prezo ĝi estas disvastigita precipe en la praktikaj kaj duonprofesiaj sferoj de lernejaj muzikinstruistoj, eklezimuzikistoj, ĥorestroj kaj amatormuzikistoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la vendanto
- tobis-notenarchiv.de – verkoj de Johann Sebastian Bach kiel Capella-dosieroj
- Retejo de „Kirchenmusikliste“ – religia muziko
- Notenregal Arkivigite je 2008-04-30 per la retarkivo Wayback Machine – kolekto de pli ol 6.000 verkoj