Cardinal Health

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cardinal Health
negoco • entrepreno • medical device company • publika kompanio vd
Dum 1971 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Robert D. Walter vd
Sidejo Dublino
Lando Usono
ISIN-kodo US14149Y1082
filiaj kompanioj Cardinal Health (Switzerland) • Cardinal Health (Australia) vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Cardinal Health estas usona multnacia firmao, okupiĝanta pri liverado de sanservoj. La kompanio ocupas la 17-a en la listo de kompanioj kun la plej alta enspezo en Usono. La firmao havas ĉefajn oficejojn en Dublino, Ohio, Usono kaj en Dublino, Irlando.

La firmao specialiĝas pri distribuado de medikamentoj kaj medicinaj produktoj, kiuj estas transportitaj kaj distribuitaj al pli ol cent mil lokoj tra Usono [1]. Krome, la firmao estas engaĝita pri la produktado de medicinaj kaj kirurgiaj produktoj, kiel ekzemple gantoj kaj kirurgiaj vestaĵoj. La firmao funkciigas la plej grandan ĉenon de nukleaj apotekoj en Usono kaj liveras medicinajn produktojn al pli ol 75% de ĉiuj hospitaloj en Usono [2][3].

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao estis fondita en 1971 kiel "Cardinal Foods" fare de Robert Walter [4]. En la komenco, la firmao estis manĝpograndisto. En 1979, ĝi akiris la "Bailey Drug" firmaon kaj komencis pograndon de medikamentoj kiel firmao nomita Cardinal Distribution. En 1983, Cardinal estis listigita sur la Nasdaq kaj iĝis publika firmao. Ĝi tiam komencis longan serion de akiroj kaj fuzioj [5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]