Care International

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Care International
emblemo
neprofitcela organizaĵonegoco
Komenco 1945 vd
Geografia situo CH1903: 497581 / 118938 (mapo)46.21407946.1114114Koordinatoj: 46° 12′ 51″ N, 6° 6′ 41″ O; CH1903: 497581 / 118938 (mapo)
Lando(j) UsonoSvislandoKanado vd
Sidejo Ĝenevo
Situo Atlanta
Care International (Kantono Ĝenevo)
Care International (Kantono Ĝenevo)
DEC
Care International
Care International
Map
Care International
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Sofía Sprechmann Sineiro vd
Membro de Gemeinsam für Afrika • Q2536860 vd
Filioj CARE Deutschland • CARE United States vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

CARE (akronimo de la angla Cooperative for Assistance and Relief Everywhere) estas internacia helporganizo, kiu ne estas aligita al iu ajn politika partio, religia grupo aŭ ideologio. Ĝi batalas por la rajtoj de virinoj kaj por ke ĉiuj vivu dignan vivon. La baza principo de CARE estas, ke virinoj, kiuj ricevas helpon kaj ŝancojn, trovas sian propran eliron el malriĉeco, kreas pli bonan vivon por si mem kaj sian familion kaj defias potencrilatojn kaj tradiciojn kiuj subpremas kaj detruas.

La ĉefaj laborkampoj de CARE estas virinoj kaj mikrofinanco, virinaj rajtoj, patrina morteco, perforto kontraŭ virinoj kaj krizhelpo.

Estas entute dek du naciaj CARE-organizoj, kiuj kune konsistigas CARE International, kies sidejo de la sekretariato estas Ĝenevo. Tiuj dek du organizaĵoj financas krizhelpon kaj longperspektivan evolulaboron en proksimume 70 landoj tutmonde. En 2007, CARE atingis pli ol 55 milionojn da homoj [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

CARE 8c 1971 issue U.S. stamp

CARE estis establita en 1945 fare de 22 nordamerikaj organizaĵoj kiuj volis helpi Eŭropon post la Dua Mondmilito. Multaj estis enmigrintaj organizaĵoj, kies membroj volis helpi siajn hejmlandojn [2].

CARE manĝpakaĵo de 1948

La origina nomo de la organizaĵo estis Cooperative for American Remittances to Europe, mallongigita CARE.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Annual Report 2013. Arkivita el la originalo je February 19, 2015.
  2. CARE's History. Care International. Alirita April 2, 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]