Saltu al enhavo

Carl Heinrich von Weizsäcker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Heinrich von Weizsäcker
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1822 (1822-12-11)
en Öhringen
Morto 13-an de aŭgusto 1899 (1899-08-13) (76-jaraĝa)
en Tübingen
Tombo Stadtfriedhof Tübingen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Virtembergo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino (1847–1847)
Tübinger Stift (en) Traduki (1840–1845)
Universitato de Tubingeno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Christian Ludwig Friedrich Weizsäcker (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Sophie Rössle (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Julius Weizsäcker Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Karl von Weizsäcker, Julie von Weizsäcker (en) Traduki, Sophie von Bilfinger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Paul von Bruns (en) Traduki (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo Protestanta teologo
historiisto de kristanismo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Carl Heinrich von WEIZSÄCKER (naskiĝinta la 11-an de decembro 1822 en Öhringen, mortinta la 13-an de aŭgusto 1899 en Tübingen) estis germana teologo kaj politikisto. Lia frato estis la historiisto Julius Weizsäcker, lia filo la politikisto Karl von Weizsäcker.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post habilitiĝo en 1847 en Tübingen li iĝis en 1848 pastro kaj en 1851 kortega kaplano en Stuttgart - kaj en 1859 samloke supera konsistoria konsilito. En 1861 oni nomumis lin orda profesoro en Tübingen, en 1890 kanceliero kaj en 1894 ŝtata konsilisto. Krom diversajn traktaĵojn por la inter 1856 kaj 178 de li kaj de göttingen-aj samideanoj eldonitaj jarlibroj »Jahrbüchern für deutsche Theologie« li verkis: »Zur Kritik des Barnabasbriefs« (Tübingen 1863); »Untersuchungen über die evangelische Geschichte« (Gotha 1864); »Lehrer und Unterricht an der evangelisch-theologischen Fakultät der Universität Tübingen von der Reformation bis zur Gegenwart« (Tübingen 1877) kaj »Das apostolische Zeitalter der christlichen Kirche« (Freiburg 1886); »F. Chr. Baur«, parolado (Tübingen 1892). Li ankaŭ publikigis tradukon de la Nova Testamento (en la 9a eldono Tübingen en 1906).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 506-507, kio legeblas tie ĉi interrete.