Karl von Weizsäcker
Karl von Weizsäcker | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Karl Hugo Weizsäcker | ||||
Naskiĝo | 25-an de februaro 1853 en Stutgarto | ||||
Morto | 2-an de februaro 1926 (72-jaraĝa) en Stutgarto | ||||
Tombo | Pragfriedhof Stuttgart (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Virtembergo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tubingeno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Carl Heinrich von Weizsäcker vd | ||||
Patrino | Auguste Sophie Christiane Dahm (en) vd | ||||
Infanoj | Ernst von Weizsäcker (mul) , Viktor von Weizsäcker vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juĝisto politikisto vd | ||||
Aktiva en | Stutgarto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karl von WEIZSÄCKER (naskiĝinta la 25-an de februaro 1853 en Stuttgart, mortinta la 2-an de februaro 1926 samloke) estis germana politikisto kaj juristo. Lia patro estis Carl Heinrich von Weizsäcker, lia filo Viktor von Weizsäcker.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Karl von Weizsäcker ekstoldatis volontule en 1870 kaj vunditis antaŭ Parizo. Poste li ricevis la Feran krucon kaj studis jursciencojn. Enirante la ŝtatan justicservon li vokitis en la ministerion pri justico mem kaj iĝis tre rapide ties estro. Posteulante Otto von Sarwey li iĝis ministro pri ekleziaĵoj kaj instruadaĵoj. En 1906 li transprenis la ministerion pri eksteraj aferoj kaj iĝis je la fino de la jaro 1906-a ministroprezidanto de Virtembergo anstaŭigante Wilhelm August von Breitling. En tiu ĉi funkcio li estis ĝis la 6.11.1918. Ekde 1896 li partoprenis flanke la komisionon pri la enkonduko de la Civila leĝaro (Bürgerlichen Gesetzbuches). En la 24.2.1897 li personi iĝis nobelo kaj en 1916 la tuta familio grafiĝis laŭ ordono de reĝo Vilhelmo la 2-a (Virtembergo). Politike li estis naciliberulo kaj sentis sin responsa, dum ministroprezidanteco, nur antaŭ la virtemberga reĝo. Kun la suvereno li estis en harmonia kontakto. Weizsäcker estis membro de la partio Deutsche Partei, kiu pleje kongruis kun liaj ideoj pri la regno, la monarkio kaj la demokrati-malemo. Parlamentigo de Virtembergo li rifuzis ĝis novembro 1918. Ĉar laŭ li la virtemberga parlamento ne havu rektan influon je la registaro partoprenante sole en la leĝdonado kaj financrimedo-cedado.
Weizsäcker ege ŝatitis kaj, pere de la Komisio de la Federacia konsilio pri eksteraj aferoj, li ankaŭ influis la internacian politikon de Germanujo. Tio ankoraŭ apogitis danke al amikiĝo kun la ŝtata sekretario Alfred von Kiderlen-Waechter, eksa kunstudinto el Tübingen. Ekde la Daily-Telegraph-konflikteto li favoris kunan politikon kun Britio kaj volis malebligi militon. Ĉar laŭ li en tiu kazo la situacio germana sur internacia kampo povus nur malpliboniĝi. Sed dum la Unua mondmilito li publike apelaciis je lojaleco antaŭ la imperiestro kaj la regno. Li malvolis, same kiel kanceliero Bethmann-Hollweg, submarŝipan militon aktivan; por li la milito estu nura defendado. Post la fino de la monarkio li retiriĝis el la politiko sed ja subtenis Gottlob Egelhaaf en ties intenco fondi virtembergan filion de Deutsche Volkspartei (DVP).
Honoroj
[redakti | redakti fonton]La medicina fakultato de Tübingen proklamis lin en 1906 honora doktoro sia.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Martin Wein: Die Weizsäckers. Geschichte einer deutschen Familie. Deutsche Verlagsanstalt, Stuttgart 1988, ISBN 3-421-06389-3, p. 143–203.
- Frank Raberg: Ein Staatsmann zwischen Königreich und Republik. Einer der fähigsten Politiker seiner Zeit: Carl Hugo von Weizsäcker (1853–1926). En: Schlösser Baden-Württemberg nr. 3, 2003, ISSN 0943-5298, p. 34–36.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 507, kio legeblas tie ĉi interrete.