Carl Lindqvist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Carl Lindqvist
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1901 (1901-11-20) (122-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Danio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl Lindqvist (Karl Oskar Wilhelm Lindqvist) estis pastro kaj verkisto en la dana kaj en Esperanto.

Li naskiĝis la 20-an de novembro 1901 en la provinco Blekinge en Svedio, sed kiel plenkreskulo vivis en Danio. La 7-an de majo 1929 li edziĝis al Martha Mürer, naskiĝinta la 12-an de decembro 1903 en Lund, Svedio. Li estis pastro en diversaj lokoj, kaj paroĥestro en Sebber-Store Ajstrup (ĉe Sebbersund, Norda Jutlando) de 1929 ĝis 1931, en Fuglse-Krønge (ĉe Holeby, insulo Lolland), de 1931 ĝis 1937, kaj fine en Sakskøbing (saminsule) ekde 1937.

Dummilite li aktivis en kontraŭnazia organizaĵo. Ekde 1941 li prezidis la sekcion de Dansk Ungdomssamvirke (kiu poste iĝis Dansk Ungdoms Fællesråd) en Maribo.

En la dana li verkis infanrakontojn kaj novelojn. En 1945 li aperigis la librojn Bildobiblio kun versoj kaj La gajaj tagoj de Regensen (la plej malnova studenta loĝejo en Kopenhago).

Esperanton li lernis en 1936. En 1948 aperis lia krimromano Ferio kun la morto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]