Carl Poppo Fröbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Poppo Fröbel
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1786 (1786-11-02)
en Oberweißbach
Morto 15-an de marto 1824 (1824-03-15) (37-jaraĝa)
en Rudolstadt
Familio
Frat(in)o Friedrich Fröbel
Okupo
Okupo klasika filologo • gimnazia instruisto • eldonisto
vdr
Naskiĝdomo en Oberweißbach, kie troviĝas nuntempe Fröbel-muzeo

Carl Poppo FRÖBEL (naskiĝinta la 2-an de novembro 1786 en Oberweißbach (Turingio), mortinta la 15-an de marto 1824 en Rudolstadt) estis germana pedagogo, filologo kaj libropresisto. Li estis duonfrato de la pedagogo Friedrich Fröbel.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la evangelia paroĥestro Johann Jacob Fröbel[1] li frekventis ĝis la aĝo de 10 jaroj instruadon ĉepatre. Poste li estis lernanto en Eisfeld kie li rajtis loĝi ĉe parencoj siaj. Jam la sekvintan jaron li instruiĝis fare de sia pli aĝa frato Johann Michael Christoph Fröbel, kiu deĵoris kiel animzorganto en Eyba, urboparto de Saalfeld. Tie li bonege lernis la lingvojn latina kaj helena tiel ke je pasko 1800 eblis eniri la duan klason de la gimnazio en Rudolstadt. Je pasko 1805 li ekstudis teologion ĉe la Universitato de Jena aŭskultante prelegojn i.a. de Johann Jakob Griesbach, Heinrich Karl Eichstädt kaj Johann August Heinrich Ulrich. En la 10.9.1807 li doktoriĝis pri filozofio.

En la 1.10.1807 Fröbel iĝis helpa instruisto ĉe la rudolstadt-a gimnazio responsante ankaŭ por inspekti stipendidistribuadon kaj financojn. Post la morto de la vicrektoro Vogt li estis komisiita pri instruado en la tria klasoŝtupo ĝis trovo de nova instruisto. Baldaŭ oni rajtigis Fröbel ankaŭ lernigi la latinan, la hebrean kaj la francan en la klasoŝtupoj 1 kaj 2. Post dungiĝo de kvara profesoro ĉegimnazie Fröbel ricevis la trian profesorecon sen liberiĝo el diversaj aldonaj taskoj (kiel antaŭe ankaŭ). Tiutempe li jam intense okupiĝis pri la prilaborado de helenaj kaj romiaj klasikuloj. Li planis eldoni verkojn de Salustio kun reviziista teksto kaj filologia-historia-estetika komento kaj vortaro. Sed por la multo de liaj devoj la tempo por la realigo de tia fortoraba laborado ne sufiĉis.

Eldonistece kaj libropresistece[redakti | redakti fonton]

Kiam ekestis la okazo akiri la Kortegan presejon de Caspar Freyschmidt en Rudolstadt li senhezite adiaŭis en la 28.6.1815 la lernejan karieron por tute dediĉi sin je faro de kaj komerco per libroj; la nomo de lia entrepreno estis Fürstlich Privilegierte Froebel'sche Hofbuchdruckerei Rudolstadt. Fröbel provis plibonigi la kvaliton kaj famon de tiu ĉi librofirmao orientiĝante je presitaĵoj aliaj (pli fruaj aŭ tiutempaj el aliaj lokoj). Sekve liaj libroj havis la plej elegantajn tipojn kaj bonan kvaliton de papero kaj agrablan presiĝon. Tie ĉi helpis lin ankaŭ liaj konoj de malnovaj kaj modernaj lingvoj, nome koncerne la kontrollegadon. Li eĉ kelkfoje povis korekti la de la aŭtoroj fuŝete prezentitajn provaĵojn (ekz. ĉe la vortaro germana-latina de Karl Ludwig Bauer).

Alia avantaĝo estis ke en Rudolstadt ne ekzistis cenzuro; tial la prusa ĉambelano Johann Georg Scheffner represigis siajn rememorojn kiuj antaŭe suferis per fimallongiĝado fare de la cenzuristo Ernst Karl Wieland. Aneksite troviĝis en la rudolstadt-a versio listo de ĉiuj frazoj kiuj dum al unua eldono forstrekotis. Fröbel ankaŭ presis Katzensprung von Frankfurt am Main nach München, im Herbste 1820 de Christian August Fischer,[2] kie atakitis la bavaria ministro Maximilian Emanuel von Lerchenfeld. La eldonisto Georg Hartknoch († 1832) devis pagi punmonon de 20 taleroj kaj resti ok tagojn prizone kaj la verkisto Fischer mem malliberigitis por la daŭro de tri jaroj - sed Fröbel tute ne estis punita pro la fakto esti submetita al eksterlanda jursistmo (pri kio atentigis la bavaria ŝtata ministro Georg Friedrich von Zentner).[3]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Carl Poppo Fröbel; Joannes Nicolai of Jan Everaerts; John Owen: Recentiorum poetarum selecta carmina ed. Rudolphopoli, Froebel 1821.
  • Friedrich Ludwig Ferdinand von Dobeneck; Jean Paul; Carl Poppo Fröbel: Des deutschen Mittelalters Volksglauben und Heroensagen, 1. Band, 2. Band. Berlin Realschulbuchhandlung Rudolstadt Fröbel 1815.
  • Ludwig Friedrich Hesse; Carl Poppo Fröbel: Geschichte des Klosters Paulinzelle von D. Ludwig Friedrich Hesse, Professor am Gymnasium und Bibliothekar zu Rudolstadt. Rudolstadt, gedruckt in der Froebelschen Hofbuchdruckerei, 1815.
  • Eutropii breviarium historiae Romanae. Rudolphopoli: Selbstverl, 1816.
  • Schwarzburg-Rudolstädtisches allgemeines Gesangbuch für die öffentliche und häusliche Andacht. Rudolstadt 1816.
  • Karl Gottlieb Umbreit; Karl Gottlieb Bretschneider; Rudolf Zacharias Becker; Carl Poppo Fröbel: Die evangelischen Kirchen-Melodien zur Verbesserung des kirchlichen und häuslichen Gesanges. Gotha Becker Rudolstadt Fröbel 1817.
  • August Karl Friedrich Werlich; Carl Poppo Fröbel: Nachhall des Liedes der Nibelungen. Rudolstadt, durch den Druck vermehrt bei Dr. Carl Poppo Fröbel 1818.
  • Sophie Fröbel; Carl Poppo Fröbel: Schwarzburg-Rudolstädtisches allgemeines Gesang-Buch für die öffentliche und häusliche Andacht. Rudolstadt Gedruckt und verlegt in Dr. Carl Poppo Fröbels Hofbuchdruckerei 1816.
  • William Shakespeare; Heinrich Voss; F. A. Brockhaus; Carl Poppo Fröbel: Shakspeare's König Lear. Leipzig: F. A. Brockhaus, 1819.
  • John Owen; Carl Poppo Fröbel: Epigrammatum. Rudolphopoli 1820.
  • Ein Versuch, dem Postulat der Buchdrucker eine zeitgemäse würdige Gestalt zu geben, und es für angehende Kunstverwandte sowohl, als für die Kunst selbst heilsam zu machen zwei Postulate bei der Hofbuchdruckerei-Gesellschaft zu Rudolstadt. 1820.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carl Poppo Fröbel. Ĉe: Neuer Nekrolog der Deutschen, 2. Jahrgang, 1824, 2. Heft. Ilmenau, Voigt, 1826. p. 8–15.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.religio.de/froebel/genealo/05gen.html
  2. https://reader.digitale-sammlungen.de/de/fs1/object/display/bsb10466786_00001.html
  3. Martin Mulsow, Dirk Sangmeister: Subversive Literatur: Erfurter Autoren und Verlage im Zeitalter der Französischen Revolution (1780-1806), Wallstein Verlag 2014, ISBN 9783835325746, (surrete)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carl Poppo Fröbel en la germana Vikipedio.