Carl Van Vechten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto de Carl van Vechten, 3-an de aprilo 1934

Carl VAN VECHTEN (n. 17-an de junio 1880 en Cedar Rapids, Iovao; m. 21-an de decembro 1964 en Novjorko) estis usona fotisto kaj verkisto. Li estis fama kiel subtenanto de la Harlema Renesanco kaj kiel administranto de la literatura heredaĵo de la usona verkistino, eldonistino kaj mecenatino Gertrude Stein. Dum la 1930-aj jaroj van Vechten komencis per fotoverkoj. Lia ĉefa verkaro troviĝas en la fotokolekto de Carl Van Vechten en la nacia bibliotetko de Usono, la Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono. Ĝi enhavas 1395 fotojn el la jaroj 1932 ĝis 1964. La plej granda parto de la verkaro konsistas el portretfotoj de elstaruloj, inter ili reprezentantoj de la Harlema Renesanco. Malgranda parto de la kolekto montras usonajn pejzaĝojn.

Eksteraj ligiloj

greke Retpaĝo de Library of Congress, kiu posedas liajn fotojn