Carla Cenni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carla Cenni
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1951 (1951-05-30) (72-jaraĝa)
en Montepulciano
Lingvoj italaEsperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Carla CENNI [ˈkarla ˈʧenni] (naskiĝinta en Montepulciano en 1951) estas itala esperantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi aliĝis al Florenca Esperanto-Asocio (FEA) post ĝia rekonstruo en la dua duono de la 1980-aj jaroj. Ŝi konatiĝis kun la "historia grupo", inkluzive de la refondinta prezidanto Contardo Telaretti, Piero Neri kaj Edo Taddei; dank' al ĉi-lasta ŝi kontaktiĝis kun Esperanto Radikala Asocio (ERA), de kiu Edo estis membro. En la kunvenoj en la sidejo de la Eŭropa Federalisma Movado en Palagio di Parte Guelfa, ŝi eksciis de prof. Stoppoloni la unuan scion de la lingvo, kiun ŝi daŭrigis lerni per la lecionoj de Catina Dazzini.

Fine de la 1980-aj jaroj ŝi enkondukis Esperanton en la bazlernejon de Vergaio (Prato), kie ŝi instruis, kaj promociis la partoprenon de grupo da kolegoj al intensa Esperanto-kurso organizita de Carla Lorenzi en Florenco ĉe Villa Fabbroni. Per Esperanto ŝi atingis la aliĝon de la lernejo Vergaio al la iniciato "Mi petas aŭskultadon", kiun Teresa Mattei alportis al lernejoj por plena komunikado kaj interhoma interkompreniĝo.

Tra la jaroj ŝi ĉiam sufiĉe ĉeestis en la vivo de la Asocio.

Precipe ŝi kontribuis al la starigo de "Memregata Grupo" kaj al la koncepto kaj administrado de ĝiaj agadoj, inkluzive de la kreado de ekspozicio por la Tago de la Gepatra Lingvo ĉe Biblioteca Nova dell'Isolotto kun la patroneco de la Municipo de Florenco; la kreado de bibliografia ekspozicio de tekstoj en kaj pri Esperanto en la Biblioteca delle Oblate kaj la kreado de dulingva Esperanto-itala gvidilo pri Giardino di Boboli. De pluraj jaroj ŝi okupis la postenon de kunordiganto de la asocio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Florenca Esperanto-Asocio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.