Carlo Cafiero
Carlo CAFIERO (esperante ankaŭ Karlo Kafiero) (naskiĝis la 1-an de septembro 1846 en Barletta, mortis la 17-an de julio 1892 en Nocera Inferiore) estis grava itala anarĥiisto kaj ĉampiono de Miĥail Bakunin dum la dua duono de la 19-a jarcento.
Origine membro de la 1-a Internacio, pro sia amikeco kun Karl Marx kaj Friedrich Engels, li eventuale estis enmalliberigita pro siaj kredoj. Li disiĝis kun Marksismo, parte pro la amasa subteno de la anarĥiisma ideologio de Bakunin en Italio.
Ĉefa verko
- Compendio del Capitale (itala originalo)
- Kompendio pri la Kapitalo de Karlo Markso (esperanta versio eldonita de Eldona Fako Kooperativa de SAT, julio 2009)