Carlos Llopis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Llopis
Persona informo
Naskonomo Carlos Fernando Montero Llopis
Naskiĝo 20-an de januaro 1913 (1913-01-20)
en Madrido
Morto 6-an de aprilo 1970 (1970-04-06) (57-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Carlos Fernández Montero LLOPIS, konata kiel Carlos Llopis (Madrido, 20a de januaro 1913 - Madrido, 6a de aprilo 1970), estis hispana dramaturgo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis verkisto samtempa kun similstilaj Miguel Mihura kaj Enrique Jardiel Poncela, verkis kvindek teatraĵojn kaj kultivis ĉefe la ĝenro de la prilaborita komedio de burĝa tono. Malpli favorita de literaturkritikistoj ol la menciitaj aŭtoroj, en sia epoko, tamen li premierigis verkojn laŭdatajn de la publiko, inter kiuj menciindas Con la vida del otro (1947), Nosotros, ellas y el duende (1946), ¡Oh, doctor! (1950), La cigüeña dijo sí (1951), La vida en un bloc (1952), ¿De acuerdo, Susana? (1955), El amor tiene su aquel (1955), Por cualquier puerta del sol (1956), ¿Qué hacemos con los hijos? (1959) kaj Mi mujer, el diablo y yo (1962), kaj kelkaj el ili estis adaptitaj al kino.

Pri la ĝenro "revista", li verkis por ekzemplo la libreton de La cuarta de A. Polo (1951) kaj tiun de Oriente y accidente (1952), kun la humorisma trio Zori, Santos kaj Codeso.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • La familia hippie (1971) pri la verko La cigüeña dijo ¡Sí! reĝ. Enrique Carreras
  • La cigüeña dijo ¡Sí! (1955) pri la verko La cigüeña dijo ¡Sí! reĝ. Enrique Carreras
  • Maldición gitana (1953) pri la verko Más acá de El más allá reĝ. Jerónimo Mihura Santos.
  • La culpa la tuvo el otro (1950) dir. Lucas Demare pri la verko Con la vida del otro
  • Escuela de rateros (1956) reĝ. Rogelio A. González pri la verko Con la vida del otro


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carlos Llopis en la angla Vikipedio.