Carmen (2003)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmen
filmo
Originala titolo Carmen
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2003
Ĝenro amafera filmo, filma dramo, filmo bazita de literatura verko
Reĝisoro(j) Vicente Aranda
Scenaro Vicente Aranda
Loko de rakonto Sevilo
Muziko de José Nieto
Rolantoj Paz Vega • Leonardo Sbaraglia • Antonio Dechent • Jay Benedict • Mariví Bilbao • María Botto • Simon Shepherd • Ginés García Millán • Paula Echevarría • Inma Pérez-Quirós
IMDb
vdr

Carmen estas hispana filmo de 2003 reĝisorita de Vicente Aranda, bazita sur la samnoma novelo de Prosper Mérimée, sur kiu baziĝis ankaŭ la populara opero de Bizet. Paz Vega kaj Leonardo Sbaraglia ludas la ĉefrolojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Carmen estas arketipa hispana belulino de suda karaktero, libereca, pasia kaj arda, altiras la ĝistiame moderan kaj respondecan serĝenton José, kiu devas aresti la delikteman belulinon. La tumultaj amrilatoj kaj pasioj nekontroleblaj kondukas la serĝenton al ĉeno de fato, ĵaluzo kaj sangelverŝo. Je ĉiu nova amanto de Carmen, kaj sekva nova epizodo de amo, pasio kaj ĵaluzo, José eniras pli kaj pli en marĝenecon kaj delikton. Tio rezultas en murdo de la lasta amanto de Carmen, kaj José klopodas por forpreni ŝin; sed ankaŭ tio malsukcesas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Paz Vega (Carmen)
  • Leonardo Sbaraglia (José)
  • Antonio Dechent (El tuerto)
  • Joan Crosas (Dancaire)
  • Jey Beneditt (Próspero)
  • María Botto (Fernanda)
  • Ismael Martínez (Antonio)