Carrascal de Barregas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carrascal de Barregas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37129
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 415  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 5° 46′ U (mapo)40.978055555556-5.7625Koordinatoj: 40° 59′ N, 5° 46′ U (mapo) [+]
Alto 791 m [+]
Areo 76,63 km² (7 663 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carrascal de Barregas (Provinco Salamanko)
Carrascal de Barregas (Provinco Salamanko)
DEC
Carrascal de Barregas
Carrascal de Barregas
Situo de Carrascal de Barregas
Carrascal de Barregas (Hispanio)
Carrascal de Barregas (Hispanio)
DEC
Carrascal de Barregas
Carrascal de Barregas
Situo de Carrascal de Barregas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carrascal de Barregas [+]
vdr

Carrascal de Barregas estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Carrascal de Barregas estas tradukebla etimologie al Kverkaro de B.. Kverko videblas en la blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Barregas, Cabrasmalas, Calzadilla de la Valmuza, Carrascal de Barregas, Cubito, Fraguas, Golpejera, La Estación, Megrillán, Montalvo Cuarto, Montalvo Segundo, Montalvo Tercero, Morales, Palacio López Rodríguez, Palacio Villalones, Porteros, Rodillo, Sanatorio Martínez Anido, Torrecilla de Miranda, Peñasolana, Torrecilla de la Valmuza, Urbanización Oasis Golf kaj Urbanización Peñasolana, la du lastaj novaj loĝejaj kvartaloj kiel dormurboj de la provinca ĉefurbo. La municipo okupas totalan areon de 76,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 151 loĝantojn. Ĝi akiris pli ol 800 loĝantojn ekde la komenczo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ties proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas nur 12 km de Salamanko, provinca ĉefurbo, kaj je 2 km de la ŝoseo de Salamanko al Vitigudino kaj tre proksima al Doñinos de Salamanca.

Limas kun loĝlokoj Florida de Liébana, Parada de Arriba, Villamayor kaj Doñinos de Salamanca. La eksklavoj de la municipo limas kun Salamanca, Aldeatejada, Barbadillo, San Pedro de Rozados, Matilla de los Caños del Río, Calzada de Don Diego, Galindo y Perahuy, Rollán, Golpejas, Vega de Tirados, San Pedro del Valle, Zarapicos kaj El Pino del Tormes.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis, sed ĉefe servoj por dormurbo de Salamanko, provinca ĉefurbo.

La urbestro estas de dekstra partio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]