Carrascal del Río

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carrascal del Río
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40331
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 137  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 3° 54′ U (mapo)41.3675-3.8975Koordinatoj: 41° 22′ N, 3° 54′ U (mapo) [+]
Alto 858 m [+]
Areo 30,52 km² (3 052 ha) [+]
Carrascal del Río (Provinco Segovio)
Carrascal del Río (Provinco Segovio)
DEC
Carrascal del Río
Carrascal del Río
Situo de Carrascal del Río
Carrascal del Río (Hispanio)
Carrascal del Río (Hispanio)
DEC
Carrascal del Río
Carrascal del Río
Situo de Carrascal del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carrascal del Río [+]
vdr

Carrascal del Río [karasKAL delRIo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Carrascal del Río estas komprenebla etimologie kiel Kverkaro de la Rivero, alude al la rivero Duratón. Tiukadre la blazono montras kvin kverkojn super simbola akvo de rivero.

Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipon Burgomillodo, kiu nomas la Akvorezervejon de Burgomillodo de generado de hidroelektra energio.

Carrascal del Río en la provinco Segovio.
La preĝejo.
Hoces del Duratón ĉe la ermitejo de Sankta Frutos.
La ermitejo de Sankta Frutos.
Fasado de la ermitejo de Sankta Frutos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 30,52 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 150 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 60 nur el la jaro 2000.

Ĝi distas 63 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Cobos de Fuentidueña, Castrojimeno, Valle de Tabladillo, Sepúlveda, Navalilla kaj Sebúlcor.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Ĝi estis ene de la Ochavo de las Pedrizas y Valdenavares de la Comunidad de villa y tierra de Sepúlveda.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun rura turismo kaj piedirado tra naturaj lokoj. La suda parto de la municipa teritorio apartenas al la Natura Parko "Hoces del Río Duratón", inklude la Akvorezervejon de Burgomillodo kaj la faman ermitejon de Sankta Frutos.

De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]