Cartório de Registro de Imóveis (Votuporanga-SP)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cartório de Registro de Imóveis
Cartório de Registro de Imóveis e Anexos de Votuporanga
organizaĵo
Komenco 13-a de junio 1945
Sidejo Votuporango

 Brazilo

Tipo Servo
Retejo www.rivotuporanga.com.br
vdr

Cartório de Registro de Imóveis e Anexos de Votuporanga estas nemoveblaĵa registrejo en la brazila urbo Votuporango, instalita la 13-an de junio 1945 kun la juraj funkcioj de registrado de nemoveblaĵoj, valorpaperoj, dokumentoj, kaj civilaj aferoj de firmaoj kaj aliaj organizaĵoj.

Ĝia teritoria areo estis vasta kaj reduktiĝis per la distranĉo de la komarkoj Fernandopolo kaj Ĵalo, instalitaj la 25-an de majo 1953, kaj Kardozo, instalita la 29-an de septembro 1968. Nuntempe ĝia teritoria areo kovras la urbojn Votuporango, Alvares-Florenso, Parizo kaj Valentin-Ĵentilo.

Post instalado, la registrejo estis provizore sub la prizorgo de Urbano Ganot Chateaubriand Bandeira de Melo, la ĉefa oficiro de la nemoveblaĵa registrejo de Tanabio, kaj estis sukcedita Alípio Valente Filho ĝis la alveno en 1953 de la oficiala unua ĉefa oficiro Plínio Marin, kiu restis ĝis sia morto en 1988.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]