Plínio Marin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plínio Marin
Persona informo
Naskiĝo 1915-1916
en São José do Rio Pardo
Morto 25-a de majo 1988
en Votuporango
Nacieco Brazilo
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo Registristo
vdr

Plínio Marin (naskiĝinta en San-Ĵoze-do-Rio-Pardo, mortinta la 25-an de majo 1988 en Votuporango en la aĝo 72 jaroj) estis unu el la pioniroj de Votuporango. Lia familio alvenis ĉi tien en la tago, kiam la urbo fondiĝis. Ili ŝatis la regionon kaj aĉetis 160 ter-buŝelojn (387,20 hektarojn), el kiuj jarojn poste estis donacita areoj por la konstruado de la placo São Bento, por malfermado de stratoj, por la konstruado de la spiritisma centro, kaj por la konstruado de la Stadiono Plinio Marin.

Marin estis la unua registristo de la unua nemoveblaĵa registroficejo en Votuporango (Cartório de Registro de Imóveis e Anexos de Votuporanga), de 1953 ĝis sia morto en 1988.

Li estis prezidanto de la estraro de direktoroj establita en 1957 por kaŭzi la kunfandiĝon de la futbalteamoj América Futebol Clube kaj Votuporanga Esporte Clube, kiu rezulte kaŭzis Associação Atlética Votuporanguense, kiu havis lin kiel la unua prezidanto.

Marin verkis la jenajn fakajn librojn pri registrado de nemoveblaĵoj:

  • Prática de Registros Públicos portugale
  • Formulário do Escrivão e do Tabelião portugale
  • Novíssimo Formulário do Escrivão e do Tabelião portugale

[1] [2] [3] [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]