Casalpusterlengo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Casalpusterlengo | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | LO Lodi (2005) |
Geografia situo | 45° 11′ N, 9° 39′ O (mapo)45.1833333333339.65Koordinatoj: 45° 11′ N, 9° 39′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 60 [+] m |
Areo | 25 (2005) km² |
Loĝantaro | 15 280 (2018) |
Loĝdenso | 597 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Vittadone, Zorlesco (2005) |
Najbaraj komunumoj | Turano Lodigiano, Secugnago, Brembio, Terranova dei Passerini, Codogno, Ospedaletto Lodigiano, Somaglia (2005) |
Patrono | |
Festa tago | |
Nomo de loĝantoj | casalesi |
Poŝtkodo | 26841 |
Imposta kodo | B910 |
Kodo laŭ ISTAT | 098010 |
Telefona prefikso | 0377 |
Retpaĝo | http://www.comune.casalpusterlengo.lo.it/ |
Casalpusterlengo estas komunumo de Italio en la provinco de Lodi en la regiono Lombardio.
Historio[redakti | redakti fonton]
La nomo de la vilaĝo, kiu signifas domo de la Pusterla, devenas de la nomo de la baronoj de Pusterla, posedantoj de la teritorio ekde la 14-a jarcento.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La turo Pusterla, kiu troviĝas en la blazono
Casalpusterlengo troviĝas ĉe la vojo n° 9, 50 km sude de Milano kaj 15 km norde de Piaĉenco.
Kulturo[redakti | redakti fonton]
En la centro de la vilaĝo troviĝas la placo de la popolo, tute renovigita en 2008. Sur tiu placo staras la paroĥa preĝejo (14-a jarcento) dediĉita al sanktaj Bartelemeo kaj Marteno. Ankaŭ la teatrejo estas sur tiu placo.
Proksime al la centro, je ĉ. 2 km, la "sanktejo de la Madono de la kapucenoj" ŝirmas belan 15-jarcentan statuon de la virgulino.
Subdistriktoj[redakti | redakti fonton]
Vittadone, Zorlesco.